Trump konfirmis ke ekzistas kontakto kun la registaro de Nicolás Maduro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-22 09:04:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, 22 aŭg (RHK) La prezidento Trump konfirmis ke ekzistas kontakto kun la registaro de Nicolás Maduro, tiel agnoskante la ekzekutivon ĉavistan, laŭ asertis membro de  la konstitucia asembleo.

“La deklaro de la usona prezidento, Donald Trump, pri tiuj ĉi konversacioj kun la konstitucia registaro de la prezidento Nicolás Maduro, konfirmas ke ne ekzistas alia registaro”, deklaris Alberto Aranguibel al la gazeto Sputnik.

Li aldonis ke tio ne devus surprizi iun ajn, ĉar la prezidento Maduro ĉiam alvokis Vaŝingtonon interparoli, dialogi.

La prezidento Maduro konfirmis la proksimiĝon inter funkciuloj de ambaŭ registaroj cele ĉesigi la streĉiĝon inter Venezuelo kaj Usono, kiuj akriĝis dum la lastaj ok monatoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up