Agnoskas Trump ke li mensogis dum la juĝproceso de “impeachment”

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-14 08:12:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, feb 14 (RHK) Iom post esti absolvita de la “impeachment”, la prezidento usona, Donald Trump, akceptis malferme ke li mensogis dum la proceso de politika juĝo farita kontraŭ li pro perforto por damaĝi eblan opozicianton en la prezidenta konkurado 2020.

Li estis aparte akuzita uzi sian povon kiel prezidento por premi Ukrainiojn kaj esplorigi Joe Biden kaj ties filon. Dum la juĝo li firme rifuzis esti sendinta sian advokaton, Rudy Guiliani, al la eŭropa lando orienta kun la celo akiri tiklan informon pri la familio Biden, emfazas la gazeto Sputnik.

Tiam, post fino de la proceso kaj esti absolvita, li agnoskis esti sendinta sian leĝan konsilanton al Ukrainio. La aserton li faris dum intervjuo kun la ĵurnalisto Gerald Rivero, kiu demandis lin ĉu estas io stranga sendi sian personan advokaton al Ukrainio.

La prezidento respondis ke tio neniel strangas.”Estas mia elekto: mi traktas kun Comey de la mondo (FBI) aŭ traktas kun Rudy”, esprimis Trump. Surbaze de la spertoj de Trump kun la inteligencia forto en la kunteksto de la esploroj pri la supozita rusa enmiksiĝo, lia elekto estas evidenta.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up