La venezuela registaro denuncis la rilaton de altrangaj usonaj funkciuloj kun gvidantoj de la opozicio en la planoj murdi la prezidenton Nicolás Maduro kaj okazigi puĉon kontraŭ la konstitucia registaro de tiu sudamerika lando.
La venezuela registaro asertas ke la eksa guberniestro de la ŝtato Carabobo, Henrique Salas Romer daŭre komunikiĝas kun altranguloj de la usona registaro per servilo de la ŝtata departemento.
Tareck El Aissami, heroldo de la politika stabo de la bolivara revolucio, klarigis ke fronte al la graveco de tiuj okazaĵoj, la prezidento Maduro sugestis ekagi antaŭ la justico en tribunaloj de Usono, ĉar tiu registaro devas scii kiamaniere kelkaj el siaj funkciuloj estas engaĝitaj en plano murdi la ŝtatestron de alia lando.
Dum radioelsendo de la programo Kontakto kun Maduro, kiun kondukas la venezuela prezidento, El Aissami detaligis la pruvojn montritajn, kiujn la opozicio klopodas banaligi.
La registaro jam montris pruvojn al la lando kaj konfirmis ke nur 10% de la evidentaĵoj estis montritaj ĝis nun; ili anoncis ke dum la venontaj tagoj estos malkaŝataj aliaj pruvoj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis omaĝon al la Nacia Heroo José Martí
- Asocio Kubo-Francio subtenas kunlaborajn projektojn en la insulo
- Manifestacioj en Panamo kontraŭ deklaroj de Donald Trump
- Gustavo Petro malpermesas eniron de usonaj militaviadiloj kun deportitaj kolombianoj
- Kubo impulsas ambiciajn turismajn celojn por 2025