UN: fino de la pandemio tre foras

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-25 11:00:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, maj 25 (RHK) La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, deklaris lunde, ke la pandemio de Kovim-19- tute ne finiĝis kaj alvokis internacian solidarecon kaj  pliigi kunlaboron por respondi al estontaj defioj.

"Ni militas kontraŭ viruso, kiu efikas sur la plej vundeblajn kaj mi timas, ke ĉio ĉi estas malproksime de fino," li deklaris en sia parolado ĉe la Asembleo de la Monda San-Organizo, kiu komenciĝis en Ĝenevo, Svislando.

"Ni bezonas la logikon kaj urĝecon de milita ekonomio por pliigi la kapablon de niaj armiloj kontraŭ la pandemio," "Kovim-19 devus esti turnopunkto, li emfazis.

Pro la pandemio "pli ol 3,4 milionoj da vivoj perdiĝis, ĉirkaŭ 500 milionoj da laborpostenoj estis detruitaj, duilionoj da dolaroj estis forigitaj de kompaniaj bilancoj", memoris la gvidanto de UN.

"La plej vundeblaj estas tiuj, kiuj plej suferas, kaj mi timas, ke ĉi tio estas malproksime de la fino."

"Viaj diskutoj ĉe ĉi tiu 74-a Monda Asembleo pri Sano (MOS) povas esti fundamentaj" kaj "mi instigas vin fari la kuraĝajn decidojn necesajn por fini ĉi tiun pandemion kaj konstrui sekurajn kaj sanajn komunumojn kaj sociojn por la estonteco," li emfazis en videomesaĝo. Jara Asembleo de MOS, estos kunvenanta en Ĝenevo ĝis la 1-a de junio, en virtuale.

Por la ĝenerala sekretario de UN, la mondo devas agi "en rezoluta kaj unuiĝinta maniero" por ĉesigi la viruson, fortigi bazajn sanajn sistemojn kaj universalan sanan kovradon kaj prepari sin por la venonta tutmonda sanitara urĝo.

En ĉi tiu kunteksto, "politika engaĝiĝo en la plej alta nivelo necesas por transformi la ekzistantan sistemon per internacie kunordigita aliro" kaj MOS devas esti dotita per "daŭrigeblaj rimedoj".

Koincide la direktoro de MOS plendis, ke "malgranda grupo de landoj" monopoligas kontraŭ-kovimajn vakcinojn kaj alvokis, ke "almenaŭ 10% de la loĝantaro de ĉiu ŝtato" estu vakcinita ĝis septembro.

En la malferma parolado de la jara membrokunveno de la organizo, Tedros Adhanom Ghebreyesus petis "amasan puŝon vakcini almenaŭ 10 elcentojn de la loĝantaro de ĉiu lando ĝis septembro." "Pli ol 75% de ĉiuj vakcinoj estis administritaj en nur 10 landoj," li aldonis.

"La celo estas vakcini almenaŭ 30% antaŭ la fino de la jaro," daŭrigis Tedros.

"Pli ol 75% de ĉiuj vakcinoj estis administritaj en nur 10 landoj kaj la nuna vakcina krizo estas skandala maljusteco, kiu daŭras," li emfazis.

Por la ĝenerala direktoro de la MOS, tutmonde, "ni restas en delikata situacio. Neniu lando devas supozi, ke ĝi estas ekster danĝero, sendepende de ĝia vakcinado."

Ĝis nun "neniuj variantoj aperis, kiuj grave subfosas la efikecon de Kovim-vakcinoj. Sed ne estas garantio", ke tiel estos ĉiam, avertis Tedros. "La pandemio ne finiĝis kaj ĝi ne finiĝos ĝis la kontaĝo estos kontrolita en ĉiuj landoj," li emfazis, koincidante kun Guterres. 

Fonto: ANSA



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up