Maduro kondamnas forkapton de venezuela diplomato fare de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-18 11:57:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento Nicolás Maduro

Karakaso, okt 18 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kondamnis la forkapton fare de Usono de diplomato Alex Saab.

"La usona imperio, malobservante ĉian internacian juron, forprenis venezuelan diplomaton, ĝi estas la dua forkapto kontraŭ li, la unua okazis la 12-an de junio 2020 en Kabo-Verdo", diris la unua prezidento.

Maduro emfazis, ke la aresto de Saab okazis malgraŭ la atestilo, kiun li havas kiel specialan senditon de Venezuelo en Afriko, "li estas oficiale akreditita laŭ la normoj de la Viena Konvencio, Ĝenevo kaj Unuiĝintaj Nacioj," li diris.

"Alex Saab iris kiel speciala sendito por aĉeti manĝaĵon kaj benzinon por Venezuelo, tiutempe kiam la persekutado kontraŭ Venezuelo brutale intensiĝis (...)  manĝaĵo por la homoj de Venezuelo estis alportita de Alex Saab, la benzino estis alportita de Alex Saab, la medikamentoj alvenintaj por diabetuloj, kanceraj kuracoj, estis alportitaj de Alex Saab el la mondo ", klarigis la ŝtatestro.

La prezidento atentigis, ke post la forkapto de Saab estas aliaj faktoroj kiel la kolombia registaro kaj ekstremismaj sektoroj de la venezuela opozicio, "li (Saab) estis persekutita de la kolombia narkoligarkio kune kun la usona imperio", li klarigis.

"Ili kondukis lin al malsana malliberejo kaj metis lin en la mallumon, en truon plenan de ekskrementoj, de ratoj, kiel la plej malbona horora filmo. Membroj de la usona registaro. Ili torturis lin dum tagoj per batoj, rompis tri dentojn, ili aplikis elektron al li dum kelkaj tagoj, "denuncis prezidento Maduro.

Krom provi kontraŭleĝe sufoki la venezuelan ekonomion per la forkapto de la diplomato, la prezidanto asertis, oni celas devigi lin doni malveran ateston por stigmatizi la bolivaran procezon.

"Ili volis devigi lin mensogi kaj igi lin monstro por esti falsa akuzanto kontraŭ Venezuelo, kion Alex Saab neniam akceptis," diris prezidento Maduro.

Aludante al la kontraŭleĝa aresto kontraŭ Saab, la ŝtatestro indikis, ke malgraŭ ricevi domon antataŭ malliberejo en Kabo-Verdo, al  la diplomato oni perfortis la justan proceson, "per timigado kun 100 armitaj viroj,  ili ne permesis al  lia edzino aŭ liaj knabinoj alveni al tiu lando por viziti lin. Unu el la plej vulgaraj maljustaĵoj faritaj en la mondo, "li aldonis.

"Hieraŭ la dua forkapto estis vidita, ili pririgardis ĉion, ili batis lin kaj forportis lin sen averti la advokatojn aŭ parencojn. Venezuelo moviĝas en Ĝenevo, Unuiĝintaj Nacioj, ni moviĝas je ĉiuj niveloj," ratifis la prezidento Maduro .

Prezidento  Maduro denuncis sian kolombian samrangulon, Iván Duque, pro antaŭenigo de ksenofobio kontraŭ venezuelaj migrantoj, kiuj krom suferi stigmatizadon, ankaŭ suferis  murdojn kaj devigitajn malaperojn.

"Ili murdas du venezuelanojn ĉiutage en Kolombio, estas malama kampanjo, Iván Duque deklaras ĉiutage kontraŭ Venezuelo, el 10 novaĵoj, naŭ celas antaŭenigi malamon kontraŭ Venezuelo", akuzis la prezidento.

La ŝtatestro ripetis, ke la kolombia registaro baziĝas kaj politike kaj ekonomie sur la produktado de kokaino, "ĝi estas malsukcesa ŝtato, kie regas narkotmilitistoj kaj narkotekonomiko", li aldonis.


Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up