Argentinanoj marŝas por demokratio kaj solidare kun Cristina Fernández

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-02 19:54:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero,  sep 2 (RHK) Miloj da argentinanoj estas mobilizitaj, ĉi-vendrede kaj sur nacia teritorio kaj eksterlande, por defendo de demokratio post la atenco kontraŭ vicprezidantino Cristina Fernández.

Politikaj partioj, homrajtaj organizaĵoj, sindikatoj, personecoj kaj granda reprezento de la popolo koncentriĝas en la Placo de Majo sub la slogano "Ĉiuj al la Placo".

Dekoj da busoj el diversaj lokoj de la lando alvenis hodiaŭ al Bonaero por aliĝi al la marŝo aranĝita antaŭ la Domo Roza, post kiam la prezidento Alberto Fernández deklaris la tagon feria por ke la popolo povu manifestacii.

Nacia gazetara amaskomunikilaro asertas, ke la urbocentro de Bonaero estas plena de homoj, dum atentigas, ke politikaj, sociaj kaj sindikataj organizoj kunvenas sur la Avenuo 9 de Julio, kiu interrompis la cirkuladon de aŭtomobiloj.

Siaflanke, la Avinoj kaj Patrinoj de la Placo de Majo, ĉeestantaj en la marŝo, asertis, ke la ento fermis la pordojn de siaj oficejoj kadre de la nacia festo solidare kun la eksa argentina prezidento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up