La venezuela prezidento priskribis fruktodonan renkontiĝon kun Gustavo Petro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-02 07:12:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso,  nov 2 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, priskribis ĉi tiun mardon kiel fruktodonan kaj vere aŭspician la renkontiĝon kun sia kolombia ekvivalento, Gustavo Petro, kun kiu li interŝanĝis pri esencaj aferoj por la du landoj, la regiono kaj la mondo.

Post subskribo de komuna deklaro, Maduro kaj Petro prezentis siajn vidpunktojn pri la diskutitaj temoj, en kiuj ili prioritatis la bonfarton de ambaŭ popoloj super ĉia diferenco.

Maduro montris, ke ili diskutis pri diversaj problemoj de kunlaboro inter la du landoj, kiuj, li diris, havas markon en la historio, por frateco kaj interkompreniĝo, krom komuna destino.

Se ni havas ion, li emfazis, ĝi estas komuna destino inter niaj popoloj kaj registaroj, ni estas devigataj, en la diverseco de niaj vizioj, ĉiam labori por la komuna bono de Kolombio kaj Venezuelo.

Li deklaris, ke ili multe interŝanĝis pri komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, la novaj paŝoj al totala kaj sekura malfermo de la landlimo, ĝia sekureco kaj ĝusta kaj responda funkciado, kaj pri la plifortigo de kunlaboro inter la kompanioj Monómeros kaj Pequiven.

La venezuela ŝtatestro atentigis, ke oni progresis en plifortigo de aferoj, kiuj rilatas al la plurflanka vizio el la kontinento kaj ĝenerale al la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.

Li anoncis, ke de nun ili traktos aferojn rilatajn al komerco, ekonomio, landlima sekureco, la batalo kontraŭ drogo-kontrabando kaj la bezono plu fortigi la diplomatiajn kaj konsulajn rilatojn kaj la traktadon de la migranta loĝantaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up