Dum la turniro farata de la ŝtata sekretario usona, John Kerry, tra Mezoriento, li klopodas konvinki Turkion subteni aktive la “batalon” kontraŭ la Islama Ŝtato fronte al la neglekto de tiu lando, aliancano de Usono kaj membro de NATO partopreni ajnan militan agon.
Turkio, najbaro de Irako kaj Sirio, ne volas aktive partopreni la armitajn operaciojn kontraŭ tiu grupo, kaj ne subskribis en Yedá (Sauda Arabio) la komunan komunikon de Usono kaj 10 arabaj landoj por batali kontraŭ la islama ŝtato, inkluzive, “se necese, partopreni en milita kampanjo kunordigita”
La turkaj aŭtoritatuloj timas endanĝerigi la vivon de la 46 landanoj kiuj estis sekvestritaj de la Yihad-istoj (jihadistoj) ekde junio en Mosul, norde de Irako.
La registaro de Ankara ankaŭ ne volas ke Usono uzu la aerbazon de Incirlik (sude), proksima al la siria landlimo, por misioj militaj.
Siaflanke, la ministroj pri eksteraj rilatoj de Britio kaj Germanio esprimis ke ili ne partoprenos la aerajn atakojn planatajn de Vaŝingtono sur Sirio por “batali” la islaman ŝtaton.
Usono malhavas subtenon por ataki Sirion.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis omaĝon al la Nacia Heroo José Martí
- El la scienco oni povas transiri al energia suvereneco
- Raportas CEPAL ke Venezuelo estas la plej kreskinta latinamerika lando en 2024
- Sekretario de ALBA-TCP sendas mesaĝon al la VI-a Internacia Konferenco pri la Ekvilibro de la Mondo
- Denuncas kuba prezidento ke Usono enkarcerigos migrantojn forpelitajn en la mararmean bazon de Guantánamo