Reelektita prezidento Cyril Ramaphosa enoficiĝas hodiaŭ en Sudafriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-19 07:58:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

f

Havano, jun 19 (RHK) Kun ceremonio en la Registara Palaco en Pretorio, hodiaŭ Cyril Ramaphosa enoficiĝas kiel reelektita prezidento de Sud-Afriko, de la Afrika Nacia Kongreso (ANC).

Kiel memorite de la Ministro de la Prezidanteco, Khumbudzo Ntshavheni, la Konstitucio de Sudafriko preskribas, ke la Prezidento de la Respubliko devas preni la ĵuron ene de kvin tagoj post sia elekto de la Nacia Asembleo (Parlamento).

Lastan sabaton, la 15-an, Ramaphosa ricevis 283 voĉojn de la nove elektitaj parlamentanoj en la ĝeneralaj elektoj okazintaj la 29-an de majo, kontraŭ la gvidanto de la partio Ekonomiaj Liberecbatalantoj (EFF), Julius Malema, kiu akiris nur 44 voĉojn de la leĝdonantoj.

Kiel planite, la inaŭgura ceremonio kunigas sudafrikanojn de ĉiuj originoj, vivstiloj kaj politikaj orientiĝoj, kunigitaj en karakteriza nacia diverseco.

Estos ankaŭ okazo por reliefigi, kiel la sepa administrado estos gvidata de Registaro de Nacia Unueco, kiu, kvankam konsistanta el pli ol tri partioj, estos gvidata praktike de interkompreniĝo inter la ANC kaj la Demokratia Alianco (dua fortopolitiko), Ntshavheni elstarigis.

Laŭ la ministro, naciaj kaj eksterlandaj eminentuloj, inkluzive de ŝtatestroj kaj registaroj, estas invititaj al la ceremonio ĉe la Unia Konstruaĵo (registara palaco).
Inter aliaj elstaruloj  ĉeestas la Vicprezidanto de Kubo Salvador Valdés.

Laŭ la programo, Ramaphosa faros sian inaŭguran paroladon.

Ĉe la ceremonio forestos la partio uMkhonto we Sizwe (MK, nuna tria politika forto en Sud-Afriko), kiu kontraŭstaras per tre fortaj deklaroj la starigon de registara alianco inter la ANC kaj la DAoj.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up