Brazilo kaj Ĉinio, partnereco por kundisvolvado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-24 10:23:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brazila vic-prezidento Geraldo Alckmin provas ĉinan aŭtomobilon en Pekino

Havano, jun 24 (RHK) Ĉina vic-prezidanto Han Zheng kaj brazila vic-prezidento Geraldo Alckmin intervidiĝis en la 6-a de junio kaj kungvidis la sepan kunvenon de Altnivela Ĉin-Brazila Komisiono pri Kunordigo kaj Kunlaboro (COSBAN), en Pekino.

 La du vic-prezidantoj substrekis la fakton, ke la ekonomioj de Brazilo kaj Ĉinio komplementas unu la alian kaj ke la kunlaboro inter ambaŭ landoj alportas reciprokan profiton. Estas interkonsento inter la du landoj, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo", lanĉita de Ĉinio antaŭ pli ol jardeko, havas multajn komunajn punktojn kun la brazilaj strategioj pri Reindustriiĝo kaj la nova Programo por Akceli Disvolvadon.

Unu tagon pli frue, okazis en Pekino la Ĉin-Brazila Forumo de Entreprenantoj kaj la Jarkunveno de Ĉin-Brazila Entreprena Konsilio (CEBC) - tiu lasta difinita de Alckmin kiel "entreprena branĉo de COSBAN". Brazilaj entreprenantoj kaptis la ŝancon montri al ĉinoj kion ili havas por vendi al Ĉinio - de viandoj kaj bazaj agrikulturaj produktoj ĝis biofueloj, fruktoj kaj pakitaj manĝaĵoj pretaj por konsumado, de minaĵoj ĝis aviadiloj, kaj ankaŭ tekonologiojn, investojn kaj oportunojn por disvolvi produktojn kaj servojn kunlabore kun ĉinaj firmaoj.

COSBAN kaj CEBC estis fonditaj antaŭ 20 jaroj, okaze de la unua oficiala vizito de brazila prezidento Lula al Ĉinio, akompanata de pluraj entreprenantoj kaj aŭtoritatoj, inkluzive de tri guberniestroj: Geraldo Alckmin, de San-Paŭlio; Jorge Viana, de Akreo; kaj Wellington Dias, de Pjaŭio. Ĉifoje ili tri revenis kune al Ĉinio, Alckmin kiel vic-prezidento de Brazilo, Viana kiel prezidanto de Apex-Brasil (Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Eksportoj) kaj Dias kiel ministro pri disvolvado kaj socia sekureco. En tiuj 20 jaroj, la komerco inter Brazilo kaj Ĉinio 17-obliĝis.

Viana anoncis partnerecon kun la registaro de la urbo Ŝanhajo por fondi en tiu urbo la Brazila Domo, institucio kun la celo prilabori Brazil-Ĉinan kulturon pri entreprenado. En Ĉinio, registaro plurflanke kunlaboras kun firmaoj, kaj en Brazilo tiu apogo mankas al ĉinaj entreprenantoj. Apex-Brasil volas antaŭenigi partnerecojn inter brazilaj kaj ĉinaj firmaoj por ke ili kune produktu en Brazilo kaj profitu la eksportajn avantaĝojn de la lando.

Brazila ministro pri planado, Simone Tebet, substrekis, ke Azio, ĉefe Ĉinio, fariĝis la centro de monda ekonomio kaj pro tio Brazilo bezonas eksporti per la pacifiko. En Ĉinio, ŝi prezentis la kvin regionajn vojojn kiuj ebligos al Brazilo redukti tempon kaj koston de siaj eksportoj al Azio. Laŭ ŝia klarigo, la novaj vojoj reduktos la distancon trairotan averaĝe je 7 000 km, kaj maksimume 10 000 km, dum vojaĝtempo povos esti reduktita je tri semajnoj. Tiel brazilaj produktoj estos pli konkurencivaj en Azio.

En sia kvara misio al Ĉinio, brazila ministro pri agrikulturo, Carlos Fávaro, laŭdis la disvolvadon de komercaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio kaj substrekis la sanitarajn atingojn de brazila agrikulturo, kiuj certigas al ĉinaj konsumantoj altkvalitajn manĝaĵojn, sekuraj por homa sano, daŭripovaj, malaltkostaj kaj disponeblaj grandkvante. Li ankaŭ substrekis la klopodon de brazila prezidento Lula por malaperigi malsaton kaj esprimis fortan subtenon al tio: "Homo bone nutrita estas preparita por alfronti ajnan alian defion en la vivo".

La tagordo de Alckmin, kiu ankaŭ estas ministro pri industrio, komerco kaj servoj, ankaŭ estis plena de vizitoj al ĉinaj firmaoj kaj kunvenoj kun ĉinaj entreprenantoj, al kiuj li prezentis la programon Nova Industrio de Brazilo, lanĉita kadre de la strategio pri reindustriigo de la lando. Laŭ klarigo de Alckmin, la programo celas stimuli novigon, konkurencivon kaj eksportadon per industria sistemo malaltkarbona kaj daŭripova. Kuracisto, Alckmin ankaŭ substrekis la bezonon prepariĝi por epidemioj, klarigante ke la ĉina firmao Sinovac havas partnerecon kun la du ĉefaj brazilaj institutoj de tiu areo por kunesplori kaj produkti vakcinojn.

Márcio França, brazila ministro pri entreprenado kaj malgrandaj entreprenoj, promesis faciligi partoprenon de malgrandaj entreprenoj en eventoj pri entreprenado kaj anoncis interkonsentojn kun Ĉinio por stimuli entreprenadon, metion, novigon kaj daŭripovecon en ambaŭ landoj. Malgrandaj entreprenoj respondecas pri 68% de ĉinaj eksportoj, sed nur 1% de la brazilaj eksportoj. Tio rezultas de la teknologia disvolvado de Ĉinio, Brazilo devas krei kondiĉojn por altigi la nivelon de novigo kaj konkurencivo de brazilaj firmaoj.

Brazilo kaj Ĉinio havas multajn komunajn punktojn por interŝanĝoj kaj kunlaboroj. Ekzemple, ambaŭ landoj agadas por disvolvi familian agrikulturon kaj revigligi la kamparon. Kiel atentigis ministro Wellington Dias, "Ni volas, ke brazilanoj kaj ĉinoj prosperu en la vivo kaj kontribuu por la daŭripova evoluigo de ambaŭ landoj."

Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Fonto: esperanto.china.org.cn

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up