Se mi iĝos prezidento, Usono daŭre sendos armilojn al Israelo, diris Kamala Harris

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-31 12:26:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: EFE

Havano, aŭg 31 (RHK) La vicprezidento de Usono kaj nuna prezidenta kandidato de la Demokrata Partio, Kamala Harris diris al la gazetaro de sia lando, ke, se ŝi estas elektita, ŝi ne efektivigos ajnan modifon en la politiko de armilsendaĵoj al Israelo.

En  sia unua intervjuo kiel kandidato por la posteno de prezidento, Harris  senhezite klarigis, ke se ŝi prenos la povon, palestinanoj daŭre mortos en Gazao, kie pli ol 40 000 homoj estis murditaj de cionismaj atakoj ekde la pasinta 7-a de oktobro.

Ŝi aldonis, ke tiu nacio "havas la rajton defendi sin", rakonto uzata de la kunkulpa Okcidento por blankigi tiujn dekojn da miloj da murdoj faritaj dum la genocida israela "respondo" post Operacio Al Aqsa Flood.

La kandidato por la prezidanteco de Usono ankaŭ rilatis al temoj de centra graveco kiel migrado kaj la medio.


Fonto: TeleSur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up