Batalo pri registara financado revenos al la usona kongreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-09 09:41:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo RHK

Havano, sep 9 (RHK) Eviti partan registaran ĉesigon estas batalo, kiu baldaŭ komenciĝos en la Usona Kongreso kun la reveno de ĝiaj membroj al la Kapitolo hodiaŭ.

Kun malpli ol monato antaŭ la limdato de la 30-a de septembro, kiam la federaciaj financoj elĉerpiĝos, la leĝdonantoj devas atingi interkonsenton, kiu kutime okazas post maratonaj intertraktadoj kaj kontraŭ la horloĝo.

Ĉambroj de Respublikanoj jam prepariĝas por alfronti la Demokrati-gviditan Senaton en kio povus esti malfacila debato.

La gvidantaro de Malsupra Ĉambro vendrede prezentis planon, kiu implikas ligi ses-monatan provizoran regulaĵon, ankaŭ konatan kiel daŭra rezolucio (CR).

La propono, subtenata de iama prezidento Donald Trump kaj malmolaj konservativuloj, postulas pli striktan pruvon de civitaneco por registriĝo antaŭ la novembra elekto.

"Hodiaŭ, respublikanoj de la reprezenta ĉambro faras  gravan paŝon por konservi la federacian registaron financita kaj sekurigi nian federacian balotprocezon," diris la proparolanto  Mike Johnson post malkaŝo de la leĝo.

"Kongreso havas respondecon fari ambaŭ, kaj ni devas certigi, ke nur usonaj civitanoj povas decidi usonajn elektojn," li emfazis.

Konservativuloj pliigis alvokojn en la lastaj monatoj por haltiga decido provizora, kiu etendiĝus  preter decembro, kun espero, ke Trump revenos al la Ovala Oficejo en januaro.

Estas kongresanoj, kiuj pridubis la ligon de la Leĝo pri Protektado de la Elekto de Usonaj Voĉdonantoj (SAVE) al CR, avertante, ke estas preskaŭ certe, ke tia regulo estos malakceptita de la Senato.

Komence de ĉi tiu somero la departemento atentigis Capitol Hill, ke milionoj da veteranoj riskas interrompojn en la pago de profitoj en oktobro se la Kongreso ne agas antaŭ la 20-a de septembro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up