Foto prenita de RT
Havano, dec 27 (RHK) Aviadila atako estis registrita en la flughaveno en Sanaa, Jemeno, kie la estro de la Monda Organizo pri Sano (OMS), Tedros Adhanom Ghebreyesus, estis surŝipiĝota.
La altranga oficisto raportis, ke unu el liaj ŝipanoj estis vundita, kaj ke du homoj mortis.
La Estro de la OMS vojaĝis al Jemeno kun misio intertrakti la liberigon de arestitoj fare de UN-kunlaborantaro, kaj por taksi la sanan kaj humanitaran situacion en la lando.
Fonto: RT