Unuiĝintaj Nacioj, okt 12 (RHK) Fronte al la kreskanta konflikto en la Gaza Zono, la palestinaj aŭtoritatoj postulas hodiaŭ humanitaran intervenon por eviti tion, kion multaj konsideras katastrofo.... Legu pli


Unuiĝintaj Nacioj, okt 5 (RHK) Unuiĝintaj Nacioj (UN) festas ĉi-ĵaŭdon la 75-an datrevenon de siaj politikaj misioj kun fundamenta rolo en la preventado kaj solvado de konfliktoj, kiuj kaŭzas mortojn tra la mondo.... Legu pli


Havano, sep 25 (RHK) Venezuelo kategorie malakceptis, ĉi-lunde en Karakaso, tion, kion ĝi nomis nekutimaj, malveraj kaj senbazaj akuzoj de la Internacia Fakt-Trova Misio, en raporto prezentita al la Homaj Rajtoj-Konsilio de ONU.... Legu pli


Havano, sep 18 (RHK) La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, prezentis ĉi-lunde tagordon de ses kernaj punktoj por la plenumado de la Celoj de Daŭripova Disvolvado (SDGs), inaŭgurinte la Pintkunvenon dediĉitan al ĉi tiuj celoj en Novjorko.... Legu pli


Havano, sep 14 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, certigis ĉi-merkredon en Novjorko, ke la Pintkunveno de G-77 kaj Ĉinio servos kiel antaŭpaŝo vizaĝe al la granda evento de la Celoj de Daŭripova Evoluo, por koni la bezonojn kaj celojn de la plej granda grupo ene de la internacia ento.... Legu pli


Havano, sep 11 (RHK) La ĉilia ŝtatestro, Gabriel Boric, faris ĉi-lunde paroladon en la memoriga evento por la 50-a datreveno de la militista puĉo, kiun la diktatoro Augusto Pinochet faris kontraŭ la demokratia Registaro de Salvador Allende, la 11-an de septembro de 1973.... Legu pli


Havano, sep 9 (RHK) La membroj de la Grupo de la Dudek (G20) adoptis ĉi-sabaton en la hinda ĉefurbo, la Nov-Delhian Deklaracion, per konsento, meritplena rezulto pro la polareco kiu markis la grupon pro geopolitikaj konfliktoj.... Legu pli


Panamurbo, sep 5 (RHK) Membroj de sociaj, studentaj, kamparanaj kaj indiĝenaj organizaĵoj marŝas hodiaŭ al la Nacia Asembleo (parlamento) por rifuzi la kontrakton subskribitan inter la Registaro kaj la min-kompanio Panama, teksto debatita en la Leĝdona Parlamento.... Legu pli


Portoprinco, sep 4 (RHK) Politikaj sektoroj kaj civila socio en Haitio atendas ĉi-lunde la delegacion de la Kariba Komunumo (Caricom) en sia dua vizito por peri en la profunda nacia krizo.... Legu pli


Havano, aŭg 30 (RHK) La funebra honorado de la prezidanto de la Komunista Partio de Ĉilio (PCCh) Vilhelmo Teillier komenciĝis ĉi-mardon en la sidejo de la malnova Nacia Kongreso, en Santiago de Ĉilio, kie aktivuloj, amikoj kaj personecoj venas por omaĝi al li.... Legu pli


Braziljo, aŭg 29 (RHK) Brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva promesis marde, ke li parolos kun sia usona ekvivalento, Joe Biden, pri la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, sekve de la konfliktoj, kiuj skuas la mondon.... Legu pli


Havano, aŭg 26 (RHK) Dokumentoj malsekretigitaj ĉi-vendrede kaj publikigitaj en Santiago de Ĉilio konfirmas, ke la eksa prezidento de Usono Richard Nixon sciis pri la planoj de puĉo la 11-an de septembro 1973 en Ĉilio kontraŭ la registaro de Salvador Allende.... Legu pli


Havano,aŭg 25 (RHK) La Registaro de Nikaragvo bonvenigis ĉi-ĵaŭdon la pligrandigon de la membraro de la grupo Brics kun la aliĝo al tiu bloko en 2024 de Argentino, Saud-Arabio, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Etiopio kaj Irano.... Legu pli


Johanesburgo, aŭg 23(RHK) Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis hodiaŭ, ke la Grupo Brics devas resti unuiĝintaj kaj pretaj ludi ŝlosilan rolon en monda stabileco antaŭ kompleksa internacia scenaro.... Legu pli


Vaŝingtono, aŭg 23 (RHK) La unua debato de la kandidatoj por la Respublikana kandidateco por la usonaj elektoj en 2024 okazas ĉi-merkredon en Milvokio, Viskonsino, sen ĉeesto de la eksprezidanto Donald Trump.... Legu pli


up