Madrido, apr 14 (RHK) La hispana registaro subtenas la alvokon de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, por ke landoj kun ekonomiaj punoj kiel Kubo, Venezuelo kaj Irano, povu akiri sanitaran materialon meze de la sanitara tutmonda krizo pro la kronviruso.... Legu pli
Karakaso, apr 13 (RHK) Ĉinio sendis al Venezuelo gravan kargon de rimedoj kiel kirurgiaj materialoj por protekto de la sanprofesiuloj, protektaj maskoj, gantoj, vestoj kaj okulvitroj protektaj, por tiuj laborantaj rekte en la atento al la pacientoj kontaĝitaj de Covid-19, laŭ informis Delcy Rodríguez, ekzekutiva vicprezidantino pere de sia socia reto en Twitter elde la internacia flughaveno de Maiquetía, en la ŝtato Vargas.... Legu pli
Moskvo, apr 10 (RHK) La heroldo de la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj, María Zajárova, rekonfirmis en tiu ĉi urbo, ke la solvo al la problemoj de Venezuelo, devas esti solvataj de la civitanaro en paca maniero, kaj oni “ne povas trudi ion ajn de ekstere”.... Legu pli
Vaŝingtono, apr 9 (RHK) Laŭ nova enketo en tiu ĉi lando oni sciis ke 54% de la usonanoj estas malkontentaj pri la decidoj de la usona registaro por alfronti la disvastiĝon de Covid-19.... Legu pli
Pekino, apr 8 (RHK) La ĉina urbo Wuhano, epicentro de la pandemio de Covid-19, vivas la unuan tagon de malfermiĝo. ... Legu pli
Bruselo, apr 6 (RHK) La ekvadora eksprezidento Rafael Correa esprimis ke lia animo estas detruata pro la okazaĵoj en sia lando, aparte pro la teruraj bildoj vidataj el sia naskiĝurbo Guayaquil kun kadavroj surstrataj pro Covid-19.... Legu pli
Vaŝingtono, apr 3 (RHK) Usono promesas nuligi punregulojn altruditajn kontraŭ filio de la petrolkompanio rusa Rosneft kiam tiu ĉi ĉesigu siajn petrollaborojn en Venezuelo, kiel parto de sia ĉantaĝa politiko pri la temo.... Legu pli
Bonaero, apr 2 (RHK) Per nova reklamacio por la suvereneco de la Insuloj Malvinas, teritorio uzurpita de Britio, la argentinanoj memorigas novan datrevenon de la milito, kiu mortigis 649 civitanojn.... Legu pli
Nov-Jorko, apr 1 (RHK) La revuo Science raportas ke la striktaj reguloj aplikitaj de Ĉinio dum la unuaj 50 tagoj de la epidemio de la nova kronviruso en la urbo Wuhan (Uano), povis eviti pli ol 700 mil kontaĝojn, tre speciale, la decido komplete fermi la landlimon kaj malfruigi la ekspansiadon de la kronviruso.... Legu pli
Karakaso, mar 31 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, petis subtenon al mondaj gvidantoj fronte al la “nekutima kaj arbitra persekuto” komencita de Usono kontraŭ la sudamerika lando.... Legu pli
Madrido, mar 30 (RHK) Ĉirkaŭ 7 340 personoj forpasis en Hispanio kaŭze de la pandemio de Covid-19 kaj la pozitivaj kazoj konfirmitaj atingis 85 195, laŭ raportis la ministerio pri sano.... Legu pli
Pekino, mar 27 (RHK) La prezidento de Ĉinio, Xi Jinping emfazis al sia homologo usona Donald Trump, la gravecon ke inter ĉiuj landoj kontraŭbatalu la pandemion de Covid-19, tial ke la malsano ne agnoskas landlimojn.... Legu pli
Nov-Jorko, mar 26 (RHK) La ĝenerala sekretario de la UN (UNO), António Guterres alvokis haltigon de punoj altrudataj al diversaj landoj por garantii aliron al nutraĵoj, medicinaj bezonaĵoj kaj helpo antaŭ la pandemio de Covid-19, kiun la mondo alfrontas. ... Legu pli
Romo, mar 25 (RHK) Tria grupo da 14 kuracistoj kaj specialistoj ĉinaj alvenos hodiaŭ al Milano kun donaco de 8 tunoj da ekipaĵoj kaj sanitara materialo por batali kontraŭ la kronviruso en tiu eŭropa lando.... Legu pli
Pekino, mar 24 (RHK) Ĉinio anoncis ke iom post iom forigos la movlimigojn en la provinco de Hubei, inkluzive Wuhan, fokuso de la epidemio de la kronviruso.... Legu pli
Pliaj Vidaĵoj
- Afrika Unio zorgemas pro krizo de perforto en Mozambiko
- Timo en Usono pro deporta plano de Trump
- Panamo kaj Kubo rekomencos sian alfabetigan programon
- Kubo sin preparas por la VI-a Konferenco por la Monda Ekvilibro
- Parolado de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la kunveno de la Supera Ekonomia Eŭroazia Konsilantaro en Rusio