Tel-Avivo, okt 20 (RHK) La palestina prezidento, Mahmoud Abbas, rifuzis paroli telefone kun sia usona ekvivalento, Joe Biden, pro la subteno de tiu lando al Israelo en sia milito kontraŭ la Gaza-strio, malkaŝis ĉi-ĵaŭde la publika dissendanto Kan.... Legu pli


Kairo, okt 19 (RHK) Egipta ministro pri eksteraj aferoj Sameh Shoukry deklaris ĉi-ĵaŭdon, ke la perdo de espero kaj la manko de paca interkonsento, kiu inkluzivas justan kaj ampleksan solvon de la palestina problemo, kaŭzis la nunan ondon de perforto.... Legu pli


Pekino, okt 18 (RHK) La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, alvokis ĉi-merkredon por humana batalhalto en la konflikto inter Palestino kaj Israelo por atingi la eniron de helpo al Gazao kaj la liberigon de ostaĝoj.... Legu pli


Bogoto, okt 17 (RHK) Kun la dekreto de la duflanka batalhalto komencita ĉi-marde, la registaro de Kolombio kaj la Centra Ĝenerala Stabo -EMC-FARC-, starigis hodiaŭ la pacan dialogan tablon.... Legu pli


Ramallah, okt 17 (RHK) La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (OCHA) hodiaŭ avertis pri la kriza situacio en la Gaza Zono, kie ĝis miliono da homoj fuĝis de siaj hejmoj pro israelaj bombadoj.... Legu pli


Ramallah, okt 14 (RHK) La palestina Ministerio pri Eksteraj Aferoj denuncis hodiaŭ, ke la Gaza Zono estas submetita al genocido kaj alvokis premon al Israelo por ĉesigi siajn bombadojn kontraŭ tiu teritorio, kie pli ol 1 800 homoj mortis en ok tagoj.... Legu pli


Ramallah, okt 13 (RHK) Pli ol 423 000 palestinanoj delokiĝis el siaj hejmoj en la Gaza Sektoro post sep tagoj da bombado de israelaj aviadiloj, kiu kaŭzis pli ol 1 572 mortojn kaj 7 262 vunditojn, hodiaŭ UN denuncis.... Legu pli


Unuiĝintaj Nacioj, okt 12 (RHK) Fronte al la kreskanta konflikto en la Gaza Zono, la palestinaj aŭtoritatoj postulas hodiaŭ humanitaran intervenon por eviti tion, kion multaj konsideras katastrofo.... Legu pli


Unuiĝintaj Nacioj, okt 5 (RHK) Unuiĝintaj Nacioj (UN) festas ĉi-ĵaŭdon la 75-an datrevenon de siaj politikaj misioj kun fundamenta rolo en la preventado kaj solvado de konfliktoj, kiuj kaŭzas mortojn tra la mondo.... Legu pli


Havano, sep 25 (RHK) Venezuelo kategorie malakceptis, ĉi-lunde en Karakaso, tion, kion ĝi nomis nekutimaj, malveraj kaj senbazaj akuzoj de la Internacia Fakt-Trova Misio, en raporto prezentita al la Homaj Rajtoj-Konsilio de ONU.... Legu pli


Havano, sep 18 (RHK) La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, prezentis ĉi-lunde tagordon de ses kernaj punktoj por la plenumado de la Celoj de Daŭripova Disvolvado (SDGs), inaŭgurinte la Pintkunvenon dediĉitan al ĉi tiuj celoj en Novjorko.... Legu pli


Havano, sep 14 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, certigis ĉi-merkredon en Novjorko, ke la Pintkunveno de G-77 kaj Ĉinio servos kiel antaŭpaŝo vizaĝe al la granda evento de la Celoj de Daŭripova Evoluo, por koni la bezonojn kaj celojn de la plej granda grupo ene de la internacia ento.... Legu pli


Havano, sep 11 (RHK) La ĉilia ŝtatestro, Gabriel Boric, faris ĉi-lunde paroladon en la memoriga evento por la 50-a datreveno de la militista puĉo, kiun la diktatoro Augusto Pinochet faris kontraŭ la demokratia Registaro de Salvador Allende, la 11-an de septembro de 1973.... Legu pli


Havano, sep 9 (RHK) La membroj de la Grupo de la Dudek (G20) adoptis ĉi-sabaton en la hinda ĉefurbo, la Nov-Delhian Deklaracion, per konsento, meritplena rezulto pro la polareco kiu markis la grupon pro geopolitikaj konfliktoj.... Legu pli


Panamurbo, sep 5 (RHK) Membroj de sociaj, studentaj, kamparanaj kaj indiĝenaj organizaĵoj marŝas hodiaŭ al la Nacia Asembleo (parlamento) por rifuzi la kontrakton subskribitan inter la Registaro kaj la min-kompanio Panama, teksto debatita en la Leĝdona Parlamento.... Legu pli


up