La uragano Matthew forlasas Kubon provokinte grandajn damaĝojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-05 09:57:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La instituto pri meteologio de Kubo informis ke je la sesa mateno de tiu ĉi merkredo, la centro de la uragano Matthew estis en la 21.3 gradoj de norda latitudo kaj 74.6 gradoj de okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin je 120 km norde la la urbo Baracoa kaj je 100 km norde nordokcidente de Punta Maisí, en la ekstremo orienta de la insulo.

Ĝi moviĝas nun nord-direkten al usona teritorio kun rapideco je 17 km/hore.

La konstantaj ventoj superaj de Matthew  estas je 205 km kio signifas ke ĝi nun estas en kategorio 3 el 5, en la skalo Saffir-Simpson, tio estas, ankoraŭ intensa uragano kun centra premo je 962 hectoPascal.

La uraganaj ventoj en la najbara provinco Holguín malkreskos laŭ la malproksimiĝo de Mattthew al nordo. La ventoj de tropika ŝtormo daŭre batos en la orienta regiono ĝis la provinco Camaguey.

La urbo Baracoa, la unua urbo de Kubo fondita de la hispanoj de antaŭ 500 jaroj, suferis grandajn damaĝojn materiajn kaj en la turisma infrastrukturo kaj en la loĝejoj kaj aliaj institucioj.

Ĝis nun ne estas raportoj pri homaj damaĝoj, tiel ke estis savgarditaj pli ol 35 mil personoj kiuj loĝis en zonoj riskaj kaj vundeblaj domoj. La pluvoj ankoraŭ daŭros kaj persistos la marbordaj inundoj kaj marleviĝo.

La rekupera etapo venos nun ankaŭ kun forto, laŭ la antaŭvidita programo organizita de la civila defendo de Kubo. Sekvos pli poste raportoj pri la damaĝoj provokitaj de la uragano en la tri plej orientaj distriktoj de la provinco Guantánamo, tio estas, la distriktoj Imías, Maisí kaj Baracoa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up