Finiĝas en Havano kunsido de specialistoj pri hotelmastrumo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-16 07:47:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 16 maj (RHK) Specialistoj pri hotelmastrumado el la tuta mondo analizis la perspektivojn de Kubo en turismo kiel parto de Latin American Hotel and  Tourism Investment Conference (Sahic), kiu sesias en tiu ĉi urbo.

Intensa laboragendo estis plenumita pri konatiĝo kun la kuba realo rilate la vojaĝindustrion, kaj aparte pri la potencialoj kaj facilaĵoj por loĝigo, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Grupo de specialistoj pritraktis la temon de la krozadŝipoj por Kubo kaj por la ĉirkaŭaĵo; ankaŭ hodiaŭ okazas prelego de la historiisto de Havano, doktoro Eusebio Leal pri la heredaĵa vizio kaj la estonteco, krom de spertuloj de aliaj landoj, kiuj pritraktos la kreskantajn destinojn, hotelsegmentojn kaj kubajn sukcesojn.

La vasta temaro inkluzivas analizon de spertuloj pri teknologio, konektebleco, alrigardo al la temoj de klimata ŝanĝo, naturo, katastrofoj kaj la koncepto pri daŭripova konstruo, interalie.

La kunsido sesias en la hotelo Meliá Cohiba kaj ĝi konsistigas grandan okazon por Kubo, kun la ĉeesto de altrangaj estroj de la sektoro, venintaj el Latinameriko, Europo, Mezoriento kaj Azio, kaj granda parto el Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up