Pliaj aliĝintoj al la peto pri pac-nobelpremio por la kubaj kuracistaj brigadoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-07 12:09:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vasta subteno  rekonigi la kubajn kuracistajn brigadojn per  Pac-Nobelpremio

Parizo, sep 7 (RHK) La alvoko transdoni la nobelpremion pri paco 2021 al la kubaj medicinistaj brigadoj Henry Reeve, trovis subtenon enlinian danke al francaj iniciatoj per kiuj diversaj internaŭtoj tutmonde aliĝis.
 
“La internacia solidareco ne estas simpla parolo por la kariba insulo, kiu meritas subtenon kaj ne la blokadon trudatan de Usono”, emfazas unu el la 618 komentarioj legeblaj en la pet-portalo MesOpinions.com, kiu kolektas la petojn rekoni la kubajn profesiulojn pri sano, kiuj tra la mono batalas kontraŭ la Covid-19. 

 “Pro ilia kuraĝo, sinofero kaj la ekzemplo-valoro de ili oferata al la mondo”, skribis internaŭto en la franca portalo, kiu enhavas pli ol 2 mil subskriboj favore al la distingo.

La taĉmento Henry Reeve estis kreita en 2005 de la kuba gvidanto Fidel Castro, tuj post la detruo provokita de la uragano Katrina en  malriĉaj komunumoj de Usono, kaj de tiam, miloj da ties membroj donis kuracan asiston en landoj de Latinameriko, Karibio, Azio kaj Afriko, regionoj daŭre vipitaj de naturaj katastrofoj kaj epidemioj.

En la nuna kunteksto de la Covid-19, la solidara subteno alvenis por la unua fojo al Okcidenta Eŭropo.

“Tiu ĉi subteno ne plu povas esti kaŝita de la grandaj amaskomunikiloj, ĉar spite al la malnobla sieĝo trudita de Usono, Kubo sendas sian armeon de blankaj kiteloj tutplaneden por alfronti la pandemion”, emfazis la asocioj Cuba Linda kaj France Cuba en la alvoko subtenata de pli ol 200 organizaĵoj de Eŭropo kaj Latinameriko.

La platformo starigita fine de aprilo cele al pledoj por la nobelpremio pri paco por la brigadoj Henry Reeve, ankaŭ inkluzivas grupon en Facebook kun proksimume 4 mil tricent membroj.
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up