Finiĝis en Havano la II-a internacia konferenco de protektado al la infanaro kie oni pritraktis temojn rilate al la integrala traktado kaj protekto al la infanoj.
La evento sesiis per prezento de prelegoj kaj paneloj kie oni debatis pri la ĉefaj homrilataj kaj kondutaj problemoj kiuj povas damaĝi infanojn kaj adoleskantojn
La konferencon, organizitan de la ministerio pri internaj aferoj, partoprenis pli ol 100 delegitoj landaj kaj eksterlandaj, kiuj ankaŭ debatis pri pozitivaj spertoj en la apliko de bonaj praktikoj por protekti la infanan sanon.
Aliflanke, reprezentantoj de la fakultato pri komunikado de la Havana Universitato prezentis la projekton Escaramujo, bazita sur la popola eduko por integrala traktado de infanoj.
La ferman sesion partoprenis pli ol 20 funkciuloj de la regionaj oficejoj de la Fonduso de UN por la infanaro (UNICEF) kaj ĝin gvidis Begoña Arellano, reprezentanto de tiu internacia organismo en Kubo.
Tiu ĉi evento markis la 25-a datrevenon de la Konvencio pri Infanaj Rajtoj, internacia traktato de UN, kiun Kubo subskribis dekomence. La insulo gastigis en la jaro 2008 la unuan regionan konferencon pri protektado al la infanaro.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Díaz-Canel akceptis la kuban delegacion al la Olimpikoj de Parizo 2024
- Teatro Terry ankaŭ gastigos la Internacian Popoldancan Artan Festivalon 2024
- Tago de la Indiĝenaj Popoloj
- Oni elvokas la neforgeseblan Fidel Castro por Kubo kaj la Mondo
- En la nevenkeblaj brakoj de Mijaín, la flago atingas hodiaŭ la Patrujon