Lastaj preparoj por sanitara interveno kontraŭ Kovim-19 en Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-10 16:05:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 10 (RHK) Aŭtoritatuloj, sciencistoj kaj sanitara personaro de Kubo preparas lastajn detalojn por la sanitara interveno en risko-grupoj per la vakcina kandidato Abdala, kiu komenciĝos venontmerkrede en Havano.

La entreprena grupo de la industrioj bioteknologia kaj farmacia (BioCubaFarma) asertis per mesaĝo en Tvitero ke la dozoj de Abdala jam pretas por esti administrataj en la volontuloj de la municipoj San Miguel del Padró, Habana del Este, Guanabacoa kaj Regla, kie ekos la interveno.

Laŭ klarigis la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, totalo de 396 382 loĝantoj de tiuj teritorioj ricevos la dozon dum la unuaj dek vin tagoj de majo ĝis junio.

Poste, sekvos la municipoj Boyeros, Cotorro kaj Arroyo Naranjo kun 382 016 volontuloj, procezo kiu evoluos dum la lasta semajno de majo ĝis julio.

Inter majo kaj junio ankaŭ ricevos la vakcinan kandidaton 474 676 laboristoj kaj studentoj pri sano de la tuta lando, kiuj ne estis en la provoj nek en la intervenaj studoj jam faritaj kaj farataj.

Inter majo kaj aŭgusto ankaŭ estos vacknitaj parto de la loĝantaro de la provincoj Santiago de Kubo, Matanzas, Pinar del Rio kaj la speciala distrikto Insulo de Junularo per la vakcinaj kandidatoj Abdala kaj Soberana 02, ambaŭ en fazo III de klinikaj provoj.

La dro. Portal klarigis ke tiu interveno sanitara estos provizora ĝis la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, iloj kaj medicinaj aparatoj (Cedmed), reguliga institucio kuba, rajtigu la amasan uzon urĝan de tiuj proponoj, kio estas tre probabla en junio.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up