Díaz-Canel pritaksas novigan proponon por agrobrutaj kooperativoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-21 18:10:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido Diaz-Canel pri kooperativoj

Havano, jun 21 (RHK) Noviga propono por fortigi kaj solidigi agrikulturajn kooperativojn estis taksita de la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kiel necesa por la produktado de manĝaĵoj en la lando, raportis la loka gazetaro.

En kunveno kun aŭtoritatoj kaj spertuloj, la prezidento taksis la kooperativan sektoron kiel elstara aganto, kaj tial  li insistis pri la bezono agi laŭe, detaligis la retejo de la Prezidanteco.

Laŭ la prezentita propono, la problemoj de ĉi tiuj produktivaj strukturoj inkluzivas la malfavoran ekonomian situacion de grava parto el ili, la senefikan uzadon de la tero aŭ la mankon de enĉeniĝo al la produktivaj ĉenoj.

En sia prezento, Alcides López, direktoro de la Branĉa Lernejo de la Ministerio pri Agrikulturo, klarigis, ke ankaŭ mankas stabileco kaj taŭga preparado en la gvidantoj de la kooperativoj.

Surbaze de la diagnozo, la spertuloj proponis fermi grupon de ĉi tiuj strukturoj kaj unuigi aliajn, krei Instituton por antaŭenigo kaj kunlabora disvolviĝo por kontribui al la plifortigo de la ekzistantaj kaj antaŭenigi la kreon de novaj kooperativoj, kaj plifortigi la necesajn leĝdonan subtenon.

Parolante pri la problemoj kaj solvoj prezentitaj en la kunveno, la ŝtatestro atentigis, inter aliaj mankoj, pri la neadekvata maniero, kiel kelkfoje interagas kompanioj kaj kooperativoj.

"Venis tempo, kiam kompanioj preskaŭ decidis, kion kooperativo aĉetis per sia enspezo, kiam la enspezo de kooperativo estas ilia  posedaĵo," li rimarkis.

La rilatoj de la establoj  kun la kooperativistoj, aldonis la prezidento, devas esti  kunlaboraj, inter agantoj, sed la entrepreno ne administras la kooperativon.

La propono havas la meriton  preni kiel deirpunkton la diagnozon, en kiu kunlaboris la kooperativistoj, li reliefigis tiusence.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up