Kubo pledas por traktato pri malpermeso de nukleaj armiloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-09 13:09:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 9 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, pledis por la antaŭenigo de la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj kiel maniero por la tuta kaj definitiva forigo de ĉi tiu tipo de arsenaloj.

La ministro  certigis en sia oficiala Tviter-konto, ke  "la abomenaj atombomboj "kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako respektive la 6-an kaj 9-an de aŭgusto 1945 postulas senĉesan batalon por mondo libera de ĉi tiuj armiloj.

Antaŭ 76 jaroj, dum la dua mondmilito (1939-1945), Usono faligis la eksplodaĵojn, kiuj mortigis pli ol 200.000 homojn, inkluzive infanojn, kaj lasis longajn konsekvencojn ĝis  hodiaŭ.

La Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj ekvalidis la 22-an de januaro 2021, post atingi la necesajn 50 ratifikojn.

Kubo subskribis la instrumenton la 20-an de septembro 2017, la tagon kiam ĝi estis malfermita al subskribo en la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj estis la kvina lando, kiu reasertis la dokumenton la 30-an de januaro 2018, kiu estas unu plia specimeno de ilia engaĝiĝo al ĝenerala kaj kompleta malarmado, laŭ raportas la portalo de la Eksterlanda Ministerio.

La Traktato malpermesas la disvolvon, testadon, produktadon, fabrikadon kaj aliajn formojn de aliro al ĉi tiuj artefaktoj, la transdono aŭ ricevo kaj la parkado; ĝi ankaŭ enkondukas temojn kiel viktimo-helpo kaj media restarigo.

Ĉi tiu estas la unua interkonsento, kiu specife kvalifikas la uzon de nukleaj armiloj kiel minaco por la homaro kaj ago kontraŭ la Internacia Juro.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up