Díaz-Canel sendas kondolencojn al familio de Adalberto Álvarez

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-01 12:45:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sept 1 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, esprimis sian elkoran kondolencon al  familianoj, amikoj kaj la kuba popolo pro la morto de la elstara muzikisto Adalberto Álvarez, unu el la plej amataj artistoj en la kariba nacio.

El sia profilo en la socia reto Tvitero, la prezidento asertis, ke lia muziko kaj lia tuta defendo de la soneo (muzika ĝenro)  restos por ĉiam kaj certigis, ke la kulturo funebras pro la fizika foriro de la aŭtoro de emblemaj kantoj kiel Mia bela havanino, Por danci ´casino´ , Ludante kun fajro kaj Mi estas Soneisto.

Simile, la ministro pri kulturo de Kubo, Alpidio Alonso, esprimis sian profundan malĝojon pro la morto de tiu gloro de kubaj muziko kaj kulturo kaj agnoskis, ke "lia grandega laboro, plantita en la koroj kaj memoro de nia popolo, daŭre vivos".

Ankaŭ la vicministro de kulturo Fernando León Jacomino adiaŭis la “Kavaliro de Soneo” kaj  malkaŝis la malĝojon de tiuj, kiuj amas liajn kantojn kaj respektis lian sukcesan karieron kaj elvokis la grandegan feliĉon de la instruisto kiam oni  festis la Tagon de Soneo, la pasintan  8-an de majo.

Domo de Amerikoj, la Nacia Biblioteko José Martí de Kubo, la Nacia Teatro, la Universitato de la Artoj (ISA) kaj la Nacia Konsilio de Prezentartoj katalogis la morton de Álvarez, gajninto de la Nacia Muzika Premio en 2008, kiel neriparebla perdo .

"Kun grandega doloro, Kubo kaj pluraj dancistoj, muzikistoj, komponistoj kaj artistoj de la mondo vekiĝas pro la malfeliĉa novaĵo pri la morto de Adalberto Álvarez, viro, amiko, patro, avo kaj sonea urbestro," raportis en Tvitero la Kompanio pri Literaturaj kaj Artaj Reklamoj de Kubo, Artex.

Antaŭe la Kuba Muzika Instituto raportis, ke la morto estis kaŭzita de multorgana misfunkcio kiel rezulto de pulminflamo derivita de Kovim-19 kaj agnoskis lian karieron kiel fondinto en 1978 de la orkestro Son 14 kaj en 1984 de Adalberto Álvarez kaj lia Soneo.

La noto raportas, ke naskita en Havano la 22an de novembro 1948, la pianisto ĉiam konsideris sin filo de  Camagüey, urbo, kiu donis al li la kvalifikon de Glora Filo kaj  havis  kun li konstantajn ligojn kaj multajn projektojn por antaŭenigi ĉi tiun manifestiĝon de la arto. 


Fonto: Prensa Latina
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up