Senĉese avancas vakcinado kontraŭ Kovim-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-14 10:03:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 14 (RHK) Fine de la pasinta 11-a de septembro, 16 438 294 dozoj estis administrataj en Kubo kun la naciaj vakcinoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala, raportis hodiaŭ la Ministerio pri Publika Sano (Minsap).

Ĝis nun ses milionoj 966 mil 314 homoj ricevis almenaŭ unu dozon, kaj el ili kvin milionoj 173 mil 996 civitanoj jam havas duan dozon.

Kun tria dozo, la cifero altiĝas al kvar milionoj 286 mil 629 homoj kaj kiel ununura dozo de la vakcino Soberana Plus ili sumas ĝis 11 mil 355 dozoj, diras  Minsap en raporto publikigita en sia oficiala retejo.

Kadre de la amasa vakcinado en la lando (ekde la pasinta 29a de julio), oni administris ses milionojn 301 mil 244 dozojn; rilate al san-interveno (majo 2021), naŭ milionoj 535 mil 294; al la intervena studo (marto 2021), 452 mil 392; kaj al klinikaj provoj (marto 2021), 149 mil 364.

La informoj de la Minsap memorigas, ke la 9-an de julio, la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipaĵoj kaj Medicinaj Aparatoj (CECMED) donis la Rajtigon pri Urĝa Uzo al la kuba vakcino Abdala 50 µg (mikrogramo), kies posedanto estas la Centro por Genetika Inĝenierio kaj Bioteknologio.

La raporto detaligas, ke la 20-an de aŭgusto, CECMED decidis doni saman rajtigon al la kubaj vakcinoj Soberana 02 kaj Soberana Plus, de Instituto  Finlay  de Vakcinoj.

La donado de la koncerna rajtigo por urĝa uzo estis efektivigita, en ĉiuj tri kazoj, laŭ kaj konforme al la dispozicioj de la reguloj kaj dispozicioj  validaj, post kiam estis konfirmite, ke la postuloj kaj parametroj postulataj laŭ kvalito, sekureco kaj efikeco por ĉi tiu tipo estis plenumita laŭ proceduro, atentigas  Minsap.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up