Ĉi-ĵaŭde sesiis en Havano la 8-a Plenkunsido de la centra komitato de la komunista partio de Kubo kie José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de tiu organizo, raportis pri la agado de la politika buroo dum la unua semestro de 2014.
En la raporto oni precizigas ke la organizo daŭre centriĝis en la kontroloj pri la plenumoj de la interkonsentoj aprobitaj de la 6-a kongreso.
Per diversaj laborkomisionoj, ĝi semajne analizas la politikojn kaj pliajn temojn rilatajn al funkciigo de la gvidlinioj aprobitaj, samkiel ĉiuj esencaj temoj ekonomikaj de la insulo.
La membroj de la centra komitato ankaŭ aŭskultis la raporton pri la plenumo de la plano ekonomikaj kaj la buĝeto ŝtata en la unua semestro de la jaro.
Ili same aprobis la raporton pri la stato de la ekstarigo de la strategiaj gvildinioj de la unua semestro, kiu estos debatita en la nacia asembleo de la kuba parlamento.
Plenkunsidis la centra komitato de la komunista partio.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis omaĝon al la Nacia Heroo José Martí
- El la scienco oni povas transiri al energia suvereneco
- Raportas CEPAL ke Venezuelo estas la plej kreskinta latinamerika lando en 2024
- Sekretario de ALBA-TCP sendas mesaĝon al la VI-a Internacia Konferenco pri la Ekvilibro de la Mondo
- Denuncas kuba prezidento ke Usono enkarcerigos migrantojn forpelitajn en la mararmean bazon de Guantánamo