Kubaj deputitoj diskutas projektojn de leĝo por aprobo en la parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-18 13:20:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 18 (RHK) Kadre de la agadoj antaŭ la Oka Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (ANPP) en sia IXa Leĝdona periodo, ĉi-sabate la deputitoj debatas en la Palaco de Kongresoj  kvar leĝprojektoj, kiuj estos aprobitaj en la venontaj  tagoj.

Kun la ĉeesto de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko Miguel Díaz-Canel Bermúdez, 504 deputitoj ĉeestis ĉi tiun tagon post du jaroj sen renkontiĝi persone. Tion konfirmis Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la Parlamento, dum la malfermo de la kunveno.

Dum la tago, la parlamentanoj diskutos la leĝon de la Militaj Tribunaloj, la leĝon de la Milita Puna Procezo, la leĝon de Teritoria kaj Urba Planado kaj ter-administrado, kaj ankaŭ la Kodo de Familioj. Ĉiuj ĉi regularoj estis publikigitaj en la retejo de la Nacia Asembleo, kio ebligis riĉigi ĉiun proponon per opinioj de la loĝantaro.

La kunvenoj de la konstantaj laborkomisionoj de la ANPP estas planitaj por ĉi tiu dimanĉo. Inter la temoj por debato estos la Ŝtata buĝeto, la ekonomia plano por 2022 kaj ĝia konduto en 2021, la kontrolo kaj efektivigo de la juraj normoj aprobitaj de la ANPP, la plibonigo de la Popola Povo kaj la progreso de la proceso de  jarraporto de la delegitoj al siaj elektantoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up