La ministro pri publika sano de Kubo, Roberto Morales Ojeda akceptis en Havano la ĝeneralan direktorinon de la monda organizo pri sano (OMS), Margaret Chan kiu dankis al la insula registaro pro la invito.
Dum rapida dialogo kun la gazetaro ŝi sciigis ke temas pri la tria vizito al Kubo “kaj kontentas reveni, ĉar ĉiam lernas ion novan pri la sciencistoj kaj la kubaj gelaboristoj de tiu sektoro”.
Chan esprimis ke spite al tio ke ŝi plenumos tre intensan laborprogramon, ŝi restas kontenta pro la ebleco lerni kion oni faras nuntempe rilate al esplorado, biofarmaciaj produktoj kaj ĉio okazanta en tiu sektoro.
La ĝenerala direktorino de la OMS vizitos la centron de genetika inĝenierado kaj bioteknologio (CIGB), la centron de imunoesploroj kaj la centron de molekula imunologio. Krome, ŝi prelegos en la sidejo de la ministerio pri publika sano.
Laŭ informo de la insula gazeto Granma, akompanas ŝin la direktorino de la tutamerika organizo pri sano Carissa F. Etienne.
Margaret Chan vizitas Kubon por la tria fojo.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Funebro en la mondo pro forpaso de Papo Francisko
- Ekas en Kubo la Internacia Kongreso Kubo Sano 2025
- Kuba prezidento esprimis bedaŭron pro forpaso de Papo Francisko
- Kubo helpas aliajn landojn kovri mankojn de sanlaboristoj
- Kubanoj celebras antaŭaĵon de la Unua Majo, la 155-an datrevenon de la naskiĝo de Vladimir Ilich Lenin