Kubo aprobis rimedojn por batali kontraŭ malleĝajn agojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-27 07:56:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 27 (RHK) La Konsilio de Ministroj de Kubo kunveninta ĉi-merkredon en la Palaco de la Revolucio aprobis ĝeneralajn direktivojn por alfronti krimon, korupton, kontraŭleĝecojn kaj maldisciplinon en ĉiuj kampoj.

La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, prezidis la sesion gviditan de la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz.

Prezentinte la aferon, la registarestro insistis, ke ĝi estas prioritato  meze de la kompleksa ekonomia situacio de la lando.

Siavice, Díaz-Canel vokis gvidantojn ĉe ĉiuj niveloj ne esti kontemplaj en ĉi tiuj situacioj kaj ne permesi spacojn por ŝtelo kaj misuzo de rimedoj.

Krome, li proponis strategiojn por la socia transformo de tiuj homoj, kiuj ne studas nek laboras, por ke ili kontribuu al la socio.

La plej alta registara organo eksciis pri la ekonomia konduto de la lando fine de septembro, per la raporto prezentita de vicĉefministro Alejandro Gil Fernández.

La estro de la Ministerio pri Ekonomio aludis la bezonon progresi en prezo-kontrolsistemo adaptita al la kondiĉoj de la Insulo.

Ĉi tiu kunveno de la Konsilio de Ministroj traktis tagordon de pli ol dek temoj, inkluzive de la aprobo de la projekto de Dekreto-Leĝo pri konflikta mediacio, la nova dosiero de eksterlandaj investaj ŝancoj, la frua atribuo de laborlokoj por altlernejaj diplomiĝintoj kaj meznivelaj teknikistoj, kiuj konkludas studojn en decembro 2023, krom ĝisdatigi la nacian hidraŭlikan planon.

Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up