HeberSaVax, alia atingo de kuba bioteknologio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-09 09:52:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 9 (RHK) Sciencistoj de la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB) kune kun esploristoj de la kuba sansistemo ellaboris antaŭ jardeko promesplenan vakcinkandidaton HeberSaVax por garantii la postvivadon de pacientoj kun hepata kancero aŭ hepatokarcinomo, patologio kiu ĉiujare kaŭzas pli ol duonmilionon da mortoj en la mondo.

Sub la nomo HeberSaVax, la imunogeno estis studita en Fazo I kaj II de klinikaj provoj. Unue, la efiko de la produkto estis analizita en aliaj specoj de solidaj tumoraj lokoj, kaj pli lastatempa esplorado ĉe la Centro por Kirurgia Medicina Esploro (CIMEQ) en la ĉefurbo donis kuraĝigajn rezultojn en la kuracado de hepata kancero.

D-ro C. Francisco Hernández Bernal, klinika direktoro por la disvolviĝo de la vakcino HeberSaVax, agnoskis en deklaroj al la gazetaro, ke la postuloj de la nacia reguliga aŭtoritato ankoraŭ devas esti plenumitaj, sed "post 10 jaroj da kontinuaj imunigoj, ni staras antaŭ  sekura, tolerebla produkto kaj ke ĝiaj malfavoraj reagoj estas minimumaj", li emfazis.

Aŭskultinte la raporton de  la kuracistoj kaj sciencistoj, la kuba prezidento Miguel  Díaz-Canel rekonis la laboron de jardeko kaj instigis ilin fini la studon kaj progresi en la reguligaj proceduroj, ĉar la produkto, li atentigis, plifortigos la traktadon por hepata karcinomo kaj malfermos vojon por testi ĝian efikecon en aliaj kancero-lokoj.


Fonto: R.Rebelde

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up