Partoprenas Kubo kunvenon regionan pri adaptiĝo al klimata ŝanĝiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-26 12:07:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Mireya Ojeda

Cienfuegos, dec 26 (RHK) La Centro por Mediaj Studoj de Cienfuegos, provinco situanta en la centrosudo de Kubo, reprezentis la insulon  en la Fina Reta Renkontiĝo de la Teknika Kunlabora Projekto por la Latin-Amerika kaj Kariba Regiono (ARCAL), kunordigita de la Organizo Internacia Atom-Energia Agentejo. (IAEA).

"Plibonigi vivrimedojn per pliigo de akvo-uzo-efikeco asociita kun mildigo de klimata ŝanĝiĝo kaj adaptiĝaj strategioj en agrikulturo" estis la temo diskutita en la renkontiĝo.

Ĝi estis prezidita de s-ino Magali Zapata, oficisto pri administrado de programo de Agentejo, teknikisto s-ino Lee Heng, estro de la Sekcio pri Grundo kaj Akvo, Departemento pri Nukleaj Sciencoj kaj Aplikoj de la IAEA, kaj d-ino Cristina Chinchilla, el Kostariko, kunordiganto de eventoj.

Ĝia celo estis igi la partoprenantajn landojn antaŭeniri en la aplikado de nukleaj kaj izotopaj teknikoj kaj modeligado por pliigi la efikecon de akvo-uzo en agrikulturo, ilo por alfronti la malfavorajn efikojn de klimata ŝanĝo en ĉi tiu sektoro.

Inter la ĉefaj malfacilaĵoj, elmontritaj de la landoj, estis la konfrontiĝo kun Kovim-19.Tamen, danke al la persisto kaj sindediĉo de la esploristoj, tio ne malhelpis la atingon de la proponataj esplorceloj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up