Ĉefministro asertas, ke 2023 estos pli bona jaro por Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-27 16:43:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 27 (RHK) La ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, asertis hodiaŭ per sia tvitera konto, ke 2023 estos pli bona jaro por la kariba nacio, kiu festos ene de kelkaj tagoj la 64-an datrevenon de la triumfo de la kuba revolucio.

La registarestro atentigis, ke 2022 estis kompleksa, plena de defioj kaj malfeliĉoj, tamen li esprimis "sian konvinkon, ke en la venonta jaro, kune ni antaŭeniros."

Ĉiu teritorio de la lando nuntempe realigas festajn agojn por la 1-a de januaro, dato en kiu la tiraneco de Fulgencio Batista (1952-1958) estis renversita, kaj okazo elektita de kubanoj por funkciigi projektojn, kiuj liveras servojn al la komunumoj.

La inaŭguro de novaj hejmoj, renovigitaj sanaj kaj edukaj instalaĵoj, same kiel socialaj servoj estas hodiaŭ inter la agoj, per kiuj Kubo memorigas la 64-an datrevenon de la triumfo de la Revolucio.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up