Díaz-Canel kuncelebras 10-an datrevenon de BioCubaFarma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-27 16:54:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 27 (RHK) Kuba prezidanto Miguel-Díaz Canel ĉeestas hodiaŭ al la centra solenaĵo por la deka datreveno de la Komerca Grupo de la Bioteknologiaj kaj Farmaciaj Industrioj de Kubo (Biocubafarma), kiu okazas en ĉi tiu ĉefurbo.

Ĉeestis ankaŭ ĉefministro Manuel Marrero kaj aliaj ŝtataj kaj registaraj gvidantoj kune kun esploristoj, profesiuloj, teknikistoj kaj laboristoj de tiu ĉi grava branĉo, kiu festas ankaŭ la 30-an datrevenon de la kreo de la Scienca Poluso.

Biocubafarma estis oficiale kreita la 7-an de decembro 2012 el la integriĝo de la entoj apartenantaj al la Scienca Poluso kaj al la Komerca Grupo Quimefa, por la fabrikado de medikamentoj, ekipaĵoj kaj altteknologiaj servoj.

Kun pli ol 21,600 laboristoj, centoj da tre profesiaj specialistoj integritaj en esplorado-produktado kaj 62 produktad-instalaĵoj, ĝi reprezentas strategian industrion, kun altaj normoj de siaj produktoj kaj servoj kaj solida internacia poziciigado.

Biocubafarma fabrikas 525 medikamentojn el la 849 kiuj konsistigas la bazan liston de medikamentoj de la Kuba Ministerio pri Publika Sano, kaj havas 802 sanajn registrojn eksterlande, krom eksporti siajn produktojn al 48 landoj.

Ĝiaj gravaj kontribuoj aldoniĝas al la batalo kaj kuracado de kancero, komplikaĵoj de diabeto, aŭtoimunaj malsanoj kaj infektaj malsanoj, kadre de ĝiaj esplorprogramoj.

Ĝiaj ĉefaj rezultoj inkludas Heberprot P por diabetaj piedulceroj, Nimotuzumab por kapo kaj kolo kancero, kaj la vakcino kontraŭ rotaviruso kaj pneŭmokoko.

Reprezento de sia laboro ebligis en kelkaj monatoj la kreadon de sekuraj kaj efikaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19, kaŭzitaj de SARS-Cov-2, kaj ankaŭ la fabrikadon en rekorda tempo de la necesaj dozoj por amasa imunigo, inkluzive de tiuj de plifortigo , kiu estis decida por kontroli la malsanon.

El la laboro de siaj esploristoj kaj teknika personaro, aperis  la vakcinoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala, per kiuj eblas elmontri altan nivelon de vakcinado, tial Kubo havas la kompletan imunigan skemon por 10 milionoj 3 mil 464 homoj,  90,3 % de la insula  loĝantaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up