Prezidento de Kubo alvokis rompi la mensan sieĝon por antaŭenigi la disvolviĝon de la lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-12 17:27:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 12 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel diris ĉi-ĵaŭdon en la okcidenta provinco Pinar del Río, ke ekzistas reala blokado de  Usono, sed ankaŭ alia  mensa interne de la lando, kiun oni devas rompi por antaŭeniri.

La eminentulo prezidis analizon kun aŭtoritatoj de tiu teritorio kun la celo taksi la alternativojn kaj potencialojn en nutraĵproduktado, kompenson por damaĝoj kaŭzitaj de Uragano Ian kaj atenton al servoj.

La ŝtatestro insistis pri la graveco produkti pli da nutraĵoj en Pinar del Río kaj ne nur tabakon, por kio estas prioritate utiligi neŭzitan teron, krei pli grandan kulturon en la uzado de agroekologio kaj antaŭenigi lokajn produktadsistemojn.

Siaflanke, ĉefministro Manuel Marrero Cruz atentigis, ke meze de la kompleksa scenaro, kiun la lando spertas, oni multe laboras kaj estas faritaj decidoj, kiuj devus kontribui al pli bona 2023, sed la rezultoj ne venos solaj, ili bezonas  ĉies puŝon.

En la analizo, la sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales Ojeda, emfazis, ke en la provinco estas rezervoj kaj potencialo por trovi solvojn al ekzistantaj problemoj.

Ĉi-monate, Díaz-Canel kaj lia registara teamo komencis turneon tra la provincoj de la lando por taksi la strategion de ĉiu por alfronti la ekonomian kaj socian situacion kaj kontroli la efektivigon de la decidoj.

La renkontiĝo en Pinar del Río estas la kvina, kaj en tiu ĉi tago ili atingos ankaŭ la najbaran provincon Artemisa.

 

Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up