La nacia universitato de Lanús, de la samnoma municipo de la provinco de Bonaero, transdonos ĉi-merkrede la titolon Honordoktoro al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.
La ceremonio estas elstara momento en serio de aliaj aranĝoj okazantaj ekde la pasinta semajno en Argentino por honori la historian revoluciulon okaze de lia 88-a naskiĝdatreveno.
En la sociaj retoj cirkuladas alvoko por partopreni la ceremonion kiu informas pri la decido de la universitato.
Alia aranĝo tiucela estas la fotografia ekspozicio “Fidel, unu historio, kvin alrigardoj” organizita de la komunista partio de Argentino kaj ties junula organizo en Bonaero.
La ekspozicio montras, kronologie, aspektojn de la vivo de Fidel kaj ties agado per bildoj faritaj de kvin fotistoj, inter ili, lia filo Alex Castro.
La pasintan semajnon, membroj de solidaraj grupoj renkontiĝis en la Domo de Amikeco al Kubo en Bonaero por festi la naskiĝ-datrevenon de Fidel kaj konfirmis la solidarecon al Kubo kaj speciale por liberigo de la kubanoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.
Honora doktorigo al Fidel Castro en Argentino.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis omaĝon al la Nacia Heroo José Martí
- El la scienco oni povas transiri al energia suvereneco
- Denuncas kuba prezidento ke Usono enkarcerigos migrantojn forpelitajn en la mararmean bazon de Guantánamo
- Sekretario de ALBA-TCP sendas mesaĝon al la VI-a Internacia Konferenco pri la Ekvilibro de la Mondo
- Raportas CEPAL ke Venezuelo estas la plej kreskinta latinamerika lando en 2024