Ĉefministro de Kubo vokas restrukturi turisman produkton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-29 08:54:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 29 (RHK) La Ĉefministro de la Respubliko, Manuel Marrero Cruz asertis, ke turismo en Kubo havas la defion certigi kvaliton, certigi provizojn, transformi merkatajn strategiojn en la agado, kaj krei novajn produktojn kaj ekskursajn ofertojn.

Dum la bilanca kunveno de la Ministerio pri Turismo (Mintur),sesiinta ĉi-marde, la registarestro faris detalan analizon de la situacio en la lando, post kiu li avertis pri la neceso ŝanĝi la pensmanieron kaj manierojn fari turismon, kaj eviti la senmovan konduton de gvidantoj kaj administrantoj fronte al administradaj malfacilaĵoj.

Por Marrero Cruz, estus eraro daŭrigi  la laborsistemojn kaj metodojn de antaŭaj jaroj, ĉar daŭras la monda krizo, la intensigita blokado de Usono, kaj la amaskomunikila milito kontraŭ Kubo, kies sola celo estas misfamigi la Revolucion kaj krei la opinilinion de malefika registaro.

Siaflanke, la ministro Juan Carlos García Granda, konsentis pri la urĝeco ŝanĝi la laborsistemojn, kaj emfazis la gravecon engaĝiĝi kaj disvolvi la nacian industrion, -ĉu ŝtata aŭ privata-, kiel la provizanto  de la sektoro.

En la kunveno, oni konsentis labori por la somero pri prezo-politiko por la nacia merkato, kiu distingu kaj diferencigu ĝin surbaze de preferaj tarifoj, cele al desegnado de segmentoj por maljunuloj, infanoj, dekkvinjaruloj, kaj kreante specialajn produktojn por junuloj.

Laŭ Carlos Latuff Carmenate, prezidanto de la komerca grupo Gaviota,  ili fokusiĝas al simpligo de la provizocikloj de materialoj kaj produktoj, por kio estas konstanta komunikado kun la nacia industrio, dum nepagoj kun eksterlandaj provizantoj malpliiĝas.

La tiel nomata senfuma industrio sur la plej granda insulo de Antiloj intencas profiti la ŝancojn proponitajn de la Internacia Turisma Foiro, dediĉita en sia eldono de 2023 al Kultura Heredaĵo, kaj tiel fari ŝanĝojn en la merkatado de la destino kaj montri la allogaĵojn al  gastoj, komercistoj kaj turismagantoj.

Aliaj celoj estas antaŭenigi marajn kaj naŭtikajn kategoriojn, naturon, edukan kaj junularan, kulturan, familian kaj santurismon, same kiel cirkvitojn kaj pliigi aeroperaciojn kun Ĉinio, Turkio kaj Rusio.

La bilanco de  Mintur havis la partoprenon de 540 personoj, el Havano, kaj aliaj ligitaj per videokonferenco en la teritorioj.

La kunvenon prezidis Yudí Rodríguez Hernández, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj estro de ĝia Servo- Departemento; Alpidio Alonso Grau, ministro pri kulturo; kaj Ydael Pérez Brito, estro de Agrikulturo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up