Kubo pledas por kunaj solvoj al komunaj realoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-06 09:50:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 6 (RHK) La prezidento  Miguel Díaz-Canel estris ĉi-merkredon la kuban delegacion, kiu partoprenis en la virtuala Pintkunveno kunvokita de la Registaro de Meksiko por trovi solvojn kaj kune alfronti la altajn prezojn de manĝaĵoj kaj inflaciajn premojn, kiuj nuntempe havas negativan efikon al la bonfarto de niaj landoj.

En sia parolado, la ŝtatestro parolis favore al faciligo kaj vastigo de la interŝanĝo de varoj kaj forigo de tarifoj kaj aliaj nekostancaj baroj, detalis la vicministron pri eksteraj aferoj de la insulo.

Díaz-Canel ankaŭ rekomendis komercon ´barter´, kompensmanieron bazitan sur la interŝanĝo de varoj kaj servoj inter la importanto kaj la eksportanto sen iu movado de fondusoj.
Laŭ la oficisto, la kuba eminentulo ankaŭ defendis antaŭenigi la interŝanĝon de esencaj servoj kaj kunlaboron por pliigi nutraĵproduktadon.

Same, li urĝis profiti la produktajn kaj industriajn kapablojn instalitajn por kontribui al komplementeco inter landoj kaj antaŭenigi la transdonon de teknologio por nutraĵproduktado.
La prezidento de la insulo vokis prizorgi la konekteblecon de mara kaj aertransportado, same kiel vastigi la proponojn kiuj eliras el la Pintkunveno al aliaj landoj en la regiono. Li ankaŭ  proponis al la ĉeestantoj la vastan sperton de sia lando en la sansektoro.

La celo de la renkontiĝo estas interkonsenti pri agoj por trovi komunajn solvojn kaj urĝe alfronti altajn manĝprezojn kaj inflaciajn premojn sur la baza manĝkorbo, mezaj varoj kaj servoj en la regiono.

En siaj vortoj, li ankaŭ esprimis sian konfidon, ke la proponoj kaj agoj elirantaj el ĉi tiu renkontiĝo baldaŭ povos esti etenditaj al aliaj landoj de Latin-Ameriko kaj Karibio. "Nia engaĝiĝo al inkluziva vizio kaj regiona kunlaboro estos la bazŝtono de komunaj klopodoj," li diris.

“Kalkulu je la volo kaj engaĝiĝo de Kubo. Ni tre interesiĝas pri konkretaj kaj rapidaj rezultoj. Ni ne povas esti malzorgemaj aŭ malrapidaj dum niaj popoloj atendas”, li finis.


Fonto: Granma/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up