La kuba programo alfabetiga Mi ja povas alportis pozitivajn rezultojn al pli ol 8 milionoj da personoj kaj multaj landoj petas nuntempe la kunlaboron kuban por elradikigi analfabetecon.
Landoj kiel Nikaragvo, Bolivio kaj Venezuelo kaj la meksika ŝtato de Michoacán, “sukcesis redukti la analfabetecon ĝis malpli ol 4%, cifero kiu ebligas deklari ilin liberaj teritorioj je analfabetismo, klarigis estrarano de la pedagogia instituto por Latinameriko kaj Karibio, José del Real.
Li elstarigis ke de antaŭnelonge, Ekvadoro ricevis la premion Reĝo Sejong de UNESCO pro la rezultoj de la lastaj jaroj, kiuj havis grandan kontribuon de Kubo, tial ke ekde la jaro 2011 kaj ĝis 2013 la insulo laboris tie per brigado el 55 kunlaborantoj.
La kuba pedagogo citita de la insula ĵurnalo Trabajadores, memorigis ke la antila insulo entreprenis alfabetigan kampanjon en la 60-aj jaroj kaj poste evoluigis la batalojn por atingi la sesan kaj naŭan gradon je tutlanda skalo.
Surbaze de tiuj spertoj, la lando kreis programojn kiel Mi ja povas kaj Mi ja povas pluiri, kies celoj estas altigi la eduknivelon ĝis la 6-a grado de la loĝantaro adolta kaj gejunuloj kies nivelo estas analfabeta aŭ ne finita por poste kontribui al la procezoj alfabetigaj en la mondo.
Sukcesoj de la kuba alfabetiga modelo tra la mondo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Díaz-Canel akceptis la kuban delegacion al la Olimpikoj de Parizo 2024
- Teatro Terry ankaŭ gastigos la Internacian Popoldancan Artan Festivalon 2024
- Tago de la Indiĝenaj Popoloj
- Oni elvokas la neforgeseblan Fidel Castro por Kubo kaj la Mondo
- En la nevenkeblaj brakoj de Mijaín, la flago atingas hodiaŭ la Patrujon