Raúl Castro partoprenas festceremonion de la ZED Mariel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-02 08:23:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havan

Havano, nov 2 (RHK) La generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Kuba Revolucio, kaj Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, partoprenis la antaŭan tagon en la memorokazaĵo por la deka datreveno de la Speciala EvoluZono (ZED) de Mariel.

Ĉe la festo ankaŭ ĉeestis aliaj aŭtoritatoj el la plej granda el Antiloj, raportis la Kuba Televida Novaĵoj en sia ĉefa elsendo.

La ZED- Mariel estas la unua tiaspeca enklavo en Kubo kaj ĝuas privilegian geografian pozicion, en la centro de la Kariba Maro, vojkruciĝo de la ĉefaj maraj vartrafikvojoj en la Okcidenta Hemisfero.

La enklavo disponigas bonegan produktadon kaj loĝistikan platformon, kiu faciligas pli altan nivelon de nacia produktado, samtempe reduktante importkostojn, akcelante kreskon, kreante laborlokojn kaj faciligante eksterlandan rektan investon.

Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up