14-a renkontiĝo pri globalizo en Kubo: kuba prezidento pledas por kooperativismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-15 22:58:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 15 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, partoprenis ĉi-merkredon en unu el la laborkomisionoj de la XIV Internacia Renkontiĝo. de Ekonomiistoj pri Tutmondiĝo kaj Disvolvaj Problemoj, kiu okazas en Havano.

La ŝtatestro ĉeestis la laborojn de la Komisiono 8 dediĉita al kooperativoj  kaj ilia socia respondeco fronte al la defioj de la nuna ekonomia krizo: internaciaj spertoj.

La prezidento esprimis ke li celas ellerni pri la nunaj tendencoj de la monda ekonomio, pri kooperativismo kaj interŝanĝi spertojn lige al la socia emo de tiuj ĉi instancoj, kiuj tre bone kongruas kun la socialisma projekto de la insulo.

Ekde hieraŭ, la evento okazanta en la Havana Kongresejo kunvenigis ĉirkaŭ 500 profesiulojn de ĉi tiuj sciencoj, el preskaŭ 40 landoj, inkluzive de prestiĝaj akademianoj, esploristoj kaj oficistoj serĉantaj respondojn al la defioj de la nuntempa mondo.

Inter la ĉefaj temoj traktitaj estas la defioj de la internacia ekonomio en krizaj tempoj; multflankismo el siaj malsamaj vizioj; ekonomia tutmondiĝo; Internacia Komerco; tendencoj en mon-financaj rilatoj kaj internaciaj fluoj.

Akompanis la kuban prezidenton Joel Queipo Ruiz, membro de la Sekretariejo de CC-PCC kaj estro de la Produktiva Ekonomia Departemento, kaj Oscar Luis Hung Pentón, prezidanto de la Nacia Asocio de Ekonomiistoj kaj Kontistoj de Kubo (ANEC), inter aliaj aŭtoritatoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up