Deputitoj de Plurala Maldekstro (IU-ICV-CHA), la nacia bloko galega (BNG), Amaiur, Compromís-Equo kaj Novaj Kanarioj, sendos leteron al la prezidento usona Barack Obama, por peti la liberigon de la tri kubanoj kiuj estas malliberigitaj en tiu lando, akuzitaj sen pruvoj kaj punigitaj en arbitra juĝo.
Tiu ĉi estis decido adoptita de la parlamentanoj el la menciitaj partioj dum la rekontiĝo okazinta en la Kongreso kun la ambasadoro de Kubo en Hispanio, Eugenio Martínez Enríquez kaj kun Fernando González Llort, unu el la Kvin Herooj kubaj kiu estis liberigita la pasintan februaron depost 15-jara enkarceriĝo, kaj nun vizitas Hispanion.
Laŭ informite al Europa Press, de la deputitino de la BNG Rosana Pérez, González Llort petis subtenon de la hispanaj partioj por atingi la liberigon de siaj kunbatalantoj kaj proponis skribi al Obama, konsiderante la reeĥon kiu estiĝis en Usono pro la subteno kiu per petsubskribo, donis pasintjare duonmilo da hispanaj politikistoj al la kubaj malliberigitoj.
Parlamentanoj sendos leteron al Obama
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ke ĉiuj sociekonomiaj agantoj alportu al la ekonomia evoluo
- Kubo esprimas solidarecon kun la vicprezidento de Kolombio
- Nova komisiono por virina agado: por sociaj rajtoj en la esperanta komunumo
- Kuba prezidento sendas mesaĝon al kunveno altnivela en Ĉinio
- UN denuncis humanitaran krizon en Gazao pro israela agreso