Kuba prezidento rekonis humanisman agadon de la projekto Quisicuaba

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-29 08:46:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel vizitis la help-centron de la projekto Quisicuaba

Artemisa, dec 29 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, rekonis ĉi-ĵaŭdon la intensan laboron kaj homaranismon de la Projekto Quisicuaba en sia Agrikultura Tendaro kaj Helpa Centro de Vivo.

La ŝtatestro vizitis la instalaĵojn de la institucio, nova speco de komunumo, situanta en la artemisa municipo de San Antonio de los Baños, kiu bonvenigas tiujn kiuj estis iamaj stratloĝantoj.

Li zorgis pri la nutrado, sano kaj vivkondiĉoj de la loĝantoj, kiuj emocie esprimis dankon pro la dediĉo kaj familieco, per kiuj ili estas traktataj.

Ĉi tie ni trovis nian familion, konsentis la profitantoj, kiu hodiaŭ ĝuas la tutan atenton, kiu igas ilin vivi digne.

Por la gvidanto de la Projekto Quisicuaba, Enrique Alemán, la vizito de Díaz-Canel reprezentas honoron pro la graveco esti unuiĝinta en la granda programo de socia reintegriĝo sub la preskribo de Martí «fari kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj.»

La Helpa Vivo-Centro, apartenanta al la Agrikultura Tendaro, estas unu el la 31 Sociaj Programoj nuntempe disvolvitaj de la Religia Institucio Quisicuaba.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up