Rusio salutas la 65-an datrevenon de la kuba Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-30 13:49:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, dec 30 (RHK) Rusa prezidento Vladimir Putin gratulis la generalon de la armeo Raúl Castro kaj la kuban prezidenton Miguel Diaz-Canel okaze de la 65-a datreveno de la triumfo de la Revolucio.

«Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron. "Rusi-kubaj rilatoj baziĝas sur bonaj tradicioj de amikeco kaj reciproka respekto", diris Putin.

La rusa gvidanto emfazis, ke la strategia partnereco kaj konstrua kunlaboro en diversaj kampoj daŭre disvolviĝos "konsekvence por la profito de la amikaj popoloj de la du landoj".

Krome, li rimarkigis, ke ambaŭ landoj batalas por la formado de justa demokratia monda ordo.

Lastatempe, la kuba prezidento sendis mesaĝon al la gvidantoj de la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEU), kiel observanta lando de la organizo.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up