Díaz-Canel prezidas reeldonon de la Liberec-Karavano en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-02 17:41:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Karavano de la Libereco

Santiago de Kubo, jan 2 (RHK) En ĉeesto de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, la Karavano de la Libereco eliris ĉi-mardon de ĉi tie, je  65 jaroj de la evento.

De la interkruciĝo de Avenuo de la Liberadores kaj Calle Trinidad, ĉirkaŭita de la Lerneja Urbo 26 de Julio (iama Kazerno Moncada), la Palaco de Justico kaj la malnova Provinca Hospitalo, foriris ĵipo kaj du kamionoj kun 40 studentoj kaj junuloj kiuj ricevis la saluton de la prezidanteco.

En la ceremonio, rezerva kolonelo Alberto Vázquez García, Heroo de Laboro de la Respubliko Kubo, nome de tiuj, kiuj konsistigis la Karavanon post la revolucia triumfo, esprimis la signifon de la evento kaj precipe la mision, kiun  li havis kiel ŝoforo de la ĵipo kie veturis ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz.

Aylin Álvarez, unua Sekretario de la Nacia Komitato de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj, atentigis, ke la novaj pinoj sekvas la heredaĵon de la historia gvidanto de la Revolucio kaj la spuron de la venka karavano kiu travojaĝas la landon ekde hodiaŭ kiel simbolo de kontinueco.

Ĉeestis al la memorceremonio Roberto Morales, membro de la Politika Buroo kaj Organizo-sekretario de la Centra Komitato de la PCC; la  Komandanto de la Ribela Armeo José Ramón Machado Ventura, generalbrigadisto Teté Puebla, Heroino de la Respubliko de Kubo, kaj lokaj aŭtoritatoj.
    

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up