En amika etoso la kuba prezidento Raúl Castro akceptis la prezidenton de Ekvadora Gvineo, sinjoron Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, kiu plenumis oficialan viziton en la insulo.
Dum la renkontiĝo ambaŭ gvidantoj elstarigis la fratecajn amikajn rilatojn ekzistantajn inter la du landoj kaj ratifis la volon daŭre fortigi kaj diversigi la kunlaborajn ligojn.
Ili ankaŭ dialogis pri aliaj temoj de la internacia agendo kun emfazo en la danĝeroj kiuj prezentas la etendiĝon de la viruso de ebolo en la landoj de okcidenta Afriko.
La elstaran vizitanton akompanis la sinjoro Alejandro Evuna Owono Asungono, ministro de la prezidanteco kiu prizorgas la misiojn; sinjoro Agapito Mba Mokuy, ministro pri eksteraj rilatoj kaj kunlaboro, kaj la sinjorino Lourdes Mba Ayecaba, ambasadorino de Ekvadora Gvineo.
Akceptis Raúl Castro la prezidenton de Ekvadora Gvineo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis omaĝon al la Nacia Heroo José Martí
- Asocio Kubo-Francio subtenas kunlaborajn projektojn en la insulo
- Manifestacioj en Panamo kontraŭ deklaroj de Donald Trump
- Gustavo Petro malpermesas eniron de usonaj militaviadiloj kun deportitaj kolombianoj
- Kubo impulsas ambiciajn turismajn celojn por 2025