La kuba prezidento Raúl Castro kaj la sinjoro Issoufou Mahamadou, prezidento de la respubliko de Niĝero, havis oficialan dialogon en Havano okaze de la oficiala vizito de la afrika gvidanto.
Dum la renkontiĝo ili konfirmis la bonan staton de la reciprokaj rilatoj kaj taksis la evoluon de projektoj por regiona integriĝo en Afriko kaj en Latinameriko kaj Karibio.
La elstara vizitanto estis akompanata de la sinjoro Bazoum Mohamed, ministro de stato kaj eksteraj rilatoj, kaj ankaŭ de la sinjoro Saidou Sidibe, ministro kaj direktoro de la kabineto de la prezidento.
Flanke de Kubo la renkontiĝon partoprenis José Ramón Machado Ventura, vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj; Rogelio Sierra Díaz, ministro interna pri eksteraj rilatoj kaj Reinaldo Derivet Zarzabal, ambasadoro de Kubo en tiu afrika lando.
Akceptis Raúl Castro la prezidenton de Niĝero.
![](https://www.radiohc.cu/articles/3337-raul-niger.jpg)
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ke ĉiuj sociekonomiaj agantoj alportu al la ekonomia evoluo
- Kubo esprimas solidarecon kun la vicprezidento de Kolombio
- Nova komisiono por virina agado: por sociaj rajtoj en la esperanta komunumo
- Kuba prezidento sendas mesaĝon al kunveno altnivela en Ĉinio
- UN denuncis humanitaran krizon en Gazao pro israela agreso