Seminario por Paco ratifas la batalon por la suvereneco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-06 12:19:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Foto: Leonel Batista González

Havano,  maj 6 (RHK) Je kelkaj metroj de la kontraŭleĝa usona enklavo trudita en la guantanama municipo Caimanera, la delegitoj de la VIII Internacia Seminario por Paco kaj Forigo de Eksterlandaj Militaj Bazoj ratifis, ke la batalo por suvereneco konsistigas defion de la homoj, defio por la ekvilibro de la vivo mem.

Kun la partopreno de gvidantoj de la Monda Konsilantaro pri Paco, Fernando González, Heroo de la Respubliko kaj prezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj, krom la plej altaj aŭtoritatoj de la provinco, oni legis la finan deklaron de la evento, kiu kunvenigis 80 partoprenantoj el 30 landoj, inkluzive de kelkaj en virtuala reĝimo.

Sara Román Palmezano, membro de la Komitato de Amikoj de Cali, en Kolombio, nome de siaj kolegoj esprimis subtenon al Kubo en la batalo por  revenigo de la teritorio okupata en la haveno de Guantánamo  de la bazo trudita kontraŭ la volo de la popolo kaj kuba registaro.

Same, li diris, ke la reprezentantoj de pacifikaj kaj solidarecaj organizoj denuncis la uzon de la polemiko pri Guyana Esequiba por antaŭenigi la ĉeeston de la suda komando kiu subfosas la Proklamon de Latin-Ameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco kaj reliefigis ĝian validecon fronte al  minacoj kontraŭ  la stabileco de la regiono.

Ili ankaŭ elparolis la rajton de la haitia popolo trovi pacan solvon al siaj internaj problemoj kaj malakceptis ajnan tipon de interveno en tiu lando, same kiel subteni la volon de venezuelanoj okazigi siajn venontajn elektojn en atmosfero de paco.

Dum la aranĝo okazinta en la parko Caimanera, studento Lauren Cuza Ruano, de la lernejo Luis Ramírez López, nome de la infanoj de la teritorio, esprimis, ke kvankam ŝi loĝas tre proksime de la usona bazo, ŝi sentas sin protektita de tiuj, kiuj gardas la areon landliman al tiu enklavo, male al la infanoj de Palestino, hodiaŭ trafitaj de la efiko de la cionismaj atakoj kontraŭ ilia nacio.

Tial, li instigis pacbatalantojn daŭrigi siajn agojn por fini ĉi tiun kaj aliajn armitajn konfliktojn sur la planedo, kiuj minacas la tutan homaron.

Post la fina deklaro de la aranĝo, la kongresanoj interfratiĝis kun la loĝantoj de Caimanera kaj eksciis pri ilia sociekonomika vivo, artaj kaj sportaj manifestiĝoj.

 

Fonto:  Yaqueline De la Rosa/ RHK- Guantánamo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up