Kubo denuncas protekton de Usono al teroristoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-10 10:13:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fasado de la kuba ambasadejo en Usono. Foto: PL

Havano, maj 10 (RHK) La kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex) publikigis deklaron ĉi-ĵaŭdon post ekscio pri la decido de juĝisto de la Kortumo por la Distrikto de Columbia, de Usono, eldonita la 1-an de majo 2024.

Ĝi absolvis Alexander Alazo Baró de la kvar akuzoj kontraŭ li, kiel rezulto de la terorisma atako farita de li kontraŭ la Kuba Ambasado en Vaŝingtono.

La juĝisto asertis frenezon de la kriminto de la terorisma atako kontraŭ la diplomatia ĉefsidejo, kiu okazis frumatene de la 30-a de aprilo 2020.

Alazo, el kuba origino, kiu loĝas en Usono ekde 2010, pafis 32 kuglojn el  duonaŭtomata fusilo AK-47 kontraŭ la kuba diplomatia sidejo en Vaŝingtono, kaŭzante vastajn materialajn damaĝojn ekstere kaj interne de la konstruaĵo kaj endanĝerigis la vivojn de pluraj homoj kiuj estis ene de la konstruaĵo.

Alazo mem konfesis, ke li  intencis trafi ĉion, kio estas antaŭ li, eĉ homojn, se ili estus en lia linio de fajro. Ĝi estis terorista ago en la ĉefurbo de Usono kontraŭ konstanta diplomatia sidejo.

La politikigo fare de Usono de la atako farita kontraŭ la Kuba Ambasado en Vaŝingtono estis evidenta ekde la unuaj momentoj. Ĉi tio estas pruvita per la longa proceso por analizi pruvitajn faktojn.

Kvar jarojn post la eventoj kaj en krima proceso plena de nebuleco, la juĝisto akceptis komunan raporton de la Prokurorejo kaj la defendo  de la teroristo Alexander Alazo Baró, kiu prezentas la kriminton kiel iun, kiu, en la momento de la eventoj, ne estis en posedo de siaj mensaj kapabloj kaj, tial, deklaras lin senkulpa.

La prenita decido sendas danĝeran mesaĝon de senpuneco por tiuj, kiuj volus  fari perfortajn agojn kontraŭ diplomatia ĉefsidejo en la urbo Vaŝingtono.

Jam en 2023, la 24-an de septembro, nokte, alia  individuo ĵetis du molotovajn koktelojn kontraŭ  la perimetran barilon de la Kuba Ambasado en Vaŝingtono kaj kontraŭ la antaŭan fasadon de tiu instalaĵo.

Estas fakto, kiu okazis tri jarojn kaj kvin monatojn post la atako farita de la ĵus liberigita  Alazo. Ĝis nun, eĉ usonaj policaj aŭtoritatoj asertas ne koni la kriminton nek  posedi  detalojn pri tio, kio okazis.

Tiuj ĉi terorismaj agoj estas rekta rezulto de la politiko kaj agresema diskurso de la usona registaro kontraŭ Kubo, de la konstanta instigo de perforto kaj malamo de usonaj politikistoj kaj kontraŭkubaj ekstremismaj grupoj.


Fontoj: ACN/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up