Díaz-Canel ĉeestas la ceremonion por premii kubajn kamparanojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-14 07:52:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Heriberto González Brito. Trabajadores

Havano,  maj 14 (RHK) Kun la ĉeesto de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, la  Nacia Asocio de Malgrandaj Farmistoj (ANAP)  rekonis tiujn, kiuj antaŭ la sennombraj defioj alfrontataj de la kuba kamparanaro, daŭrigas en la nobla tasko produkti nutraĵojn kaj kontribui al la disvolviĝo de la lando.

Dum la ceremonio, okazinta en la Protokola Salono de El Laguito, la kuba prezidento donis la honoran titolon de Heroo de la Laboro de la Respubliko de Kubo al José Alberto González Sánchez, kaj la Ordenon de la 17-a de majo al ses kamparanoj kun granda sperto en la agrikultura produktado.

Akompanante la ŝtatestron, la Komandanto de la Ribela Armeo José Ramón Machado Ventura; la membroj de la Politika Buroo Roberto Morales Ojeda, Sekretario de Organizo de la CC PCC; Félix Duarte Ortega, prezidanto de la ANAP; Teresa Amarelle Boué, ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj, kaj Ulises Guilarte de Nacimiento, ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Centralo.

Al la aranĝo ĉeestis ankaŭ José Ramón Monteagudo Ruiz, membro de la Sekretariejo kaj estro de la Fako pri Agronutrado ĉe la CC PCC, kaj Gerardo Hernández Nordelo, Heroo de la Kuba Respubliko kaj Nacia Kunordiganto de la Komitatoj por la Defendo de la Revolucio. .

La aktivado estas parto de la festotago okaze de la memorfesto en Kubo de la Tago de la Kamparano, la venontan 17an de majo, kiam Kubo festas 65 jarojn de la subskribo de la Leĝo pri Agrara Reformado fare  de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, kaj 63 jarojn de la fondo de la asocio de etaj agrikulturistoj (ANAP).


Fonto: ACN/Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up