Ignacio Ramonet publikigas hodiaŭ intervjuon kun la prezidento de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-15 07:39:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano,  maj 15 (RHK) Laŭ estis anoncite, la intervjuo de la hispana ĵurnalisto Ignacio Ramonet kun la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, estos publikigita hodiaŭ je la 18.00, laŭ la loka tempo, en la televidkanaloj Cubavisión kaj Canal Caribe.

La materialo estos disponebla ankaŭ en la sociaj retoj de la profesoro kaj en la retejo de la Prezidanteco de la Respubliko.

La antaŭan tagon Ramonet priskribis la renkontiĝon kun la prezidento kiel "interesa, tre riĉa konversacio, ankaŭ en ege agrabla, bela, tre kuba medio".

En deklaroj  al la televida programo Mesa Redonda, la ĵurnalisto kaj verkisto emfazis, ke dum la dialogo oni libere traktis ĉiajn internajn kaj internaciajn zorgojn, kun granda sincereco flanke de la ŝtatestro.

Li rimarkis, ke tiu ĉi sperto kiel intervjuisto kaj ĵurnalisto estis tre interesa kaj anoncis, ke pluraj internaciaj eldonaĵoj petis reprodukti la materialon.

"Mi kredas, ke (Díaz-Canel) estas ĉiam pli establita gvidanto en la latinamerika kunteksto, ĉiam pli konata internacie", li diris.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up